Nasir ad-Din at-Tusi
Naṣīr ad-Dīn aṭ-Ṭūsī (arabe أبو جعفر محمد بن محمد نصیرالدین الطوسی, Abū Ĝaʿfar Muḥammad b. Muḥammad Naṣīr ad-Dīn aṭ-Ṭūsī, perse نصیر الدین طوسی, Naṣīr ad-Dīn-e Ṭūsī; naskiĝis la 18-an de februaro 1201 en Ṭūs, Ĥorasano, mortis la 26-an de junio 1274 en Kadimija, distrikto de metropola Bagdado), plej bone konata kiel Nasīr ad-Dīn Tūsī (perse نصیر الدین طوسی; aŭ simple Tusi en Okcidento), estis persa[1][2][3][4][5] multfakulo kaj fekunda verkisto: li estis ekzemple arkitekto, astronomo, biologo, kemiisto, matematikisto, filozofo, kuracisto, fizikisto, sciencisto, teologo kaj ajatolo. Li estis el la dekduimamisma ŝijaisma islama kredo.[6] La islama fakulo Ibn Ĥaldun (1332–1406) konsideris Tusi la plej granda el la lastaj persaj fakuloj.[7]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/Tusi_manus.jpg/220px-Tusi_manus.jpg)
Verkoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Tusi_couple.jpg/220px-Tusi_couple.jpg)
Tusi havas ĉirkaŭ 150 verkojn, el kiuj 25 estas en persa kaj la cetero estas en araba,[8] kaj estas unu traktaĵo en persa, araba kaj turka.[9]
Liaj ĉefaj verkoj estas la jenaj:
- Kitāb aŝ-Ŝakl al-qattāʿ Kvinvoluma resumo de trigonometrio.
- Al-Tadhkirah fi ʿilm al-hī'ah – Memoro pri la scienco astronomio. Multaj komentarioj estis verkitaj pri tiu verko nome Ŝarḥ al-Tadhkirah (Komentarioj pri al-Tadhkirah) - Komentarioj estis verkitaj de al-Birĝandi kaj de Nazzam Niŝapuri.
- Aĥlāq-i Nāsirī – Verko pri etiko.
- Al-Risalah al-Asturlabiyah – Traktaĵo pri astrolabo.
- Zīĝ-i Īlĥānī (Ilĥanaj Tabeloj) – Ĉefa astronomia traktaĵo, kompletigita en 1272.
- Ŝarḥ al-Iŝārāt (Komentario pri Avicenna Iŝarat)
- Awsaf al-Aŝraf mallonga mistika-etika verko en persa
- Taĝrīd al-iʿtiqād (Kredoresumo) – Komentario pri ŝijaismaj doktrinoj.
- Talĥis al-Mohassal (resumo de resumoj).
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
- “Ṭūsī: Abū Jaʿfar Muḥammad ibn Muḥammad ibn al‐Ḥasan Naṣīr al‐Dīn al‐Ṭūsī”, The Biographical Encyclopedia of Astronomers.
(PDF version)
- “Al-Ṭūsī, Muḥammad Ibn Muḥammad Ibn Al-Ḥasan Usually Known as Naṣir Al-Dīn”, Complete Dictionary of Scientific Biography.
- Biography by Islamic Philosophy Online
- Biography by The Internet Encyclopedia of Philosophy
- Kerry Magruder, History of Science Online: Islamic and Early Medieval Science, University of Oklahoma
- Islam Online.
- http://www.famousmuslims.com/NASIR%20AL-DIN%20AL-TUSI.htm Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Nasir al-Din al-Tusi (Persian scholar) -- Encyclopedia Britannica. britannica.com. Alirita 16a de Januaro 2014.
- The Rekhaganita. An 18th century Sanskrit translation of Nasir al-Din al-Tusi's recension of Euclid's Elements.
- Richard Covington, Rediscovering Arabic Science, 2007, Saudi Aramco World Arkivigite je 2014-10-30 per la retarkivo Wayback Machine