Nagyvázsony

Nagyvázsony (pron. nadjva'ĵonj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono de Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en distrikto Veszprém. Nagy signifas: granda, Vázsony estis historia nomo, konata ankaŭ Vezseny.

Nagyvázsony
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo8291
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 680  (2023) [+]
Loĝdenso22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 17° 42′ O (mapo)46.983517.69408055555646° 59′ N, 17° 42′ O (mapo) [+]
Areo76,29 km² (7 629 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Nagyvázsony (Hungario)
Nagyvázsony (Hungario)
DEC
Situo de Nagyvázsony

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagyvázsony [+]
vdr
Fortikaĵo de Kinizsi en Nagyvázsony.
Luterana preĝejo de Nagyvázsony

Bazaj informoj

Situo

Nagyvázsony situas sur malebenaĵo en montaro de Bakony, laŭ flankovojoj, iom norde de Balatono.

Historio

Jam la romianoj vivis en tiu tereno. La unua mencio okazis en 1242, sed estis proksima vilaĝo Nemesleányfalu menciita jam en 1082. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. Paŭlo Kinizsi konstruis fortikaĵon post 1472, kiu faris grava vilaĝo la tiaman "Vason". En la 16-a jarcento la fortikaĵo situis en fronto de la hungara-turka batalado. Lastfoje la turkoj bruldetruis la fortikaĵon en 1663. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a graveco de la fortikaĵo perdiĝis, sed feliĉe la Habsburgoj ne detruis ĝin. Ĝi estas tre konata por hungaroj el legendo pri sia iama fortikaĵo-kapitano: Paŭlo Kinizsi, kiu vivis en la tempoj de Matiaso la 1-a (fine de la 15a jarcento). Restis iom da el lia fortikaĵo, kun loĝturo, ene muzeo funkcias. La vilaĝo partoprenas en festivalo "Valo de Artoj", kies centro estas Kapolcs.

Vidindaĵoj

romkatolika preĝejo en Nagyvázsony

Festivalo

Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:

KapolcsMonostorapátiNagyvázsony
ÖcsPulaTaliándörögd
Vigántpetend

Legendo de Kinizsi

Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso la 1-a. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.

Famuloj