Naftali Bennett

israela politikisto

Naftali BENNETT (hebree נפתלי בנט; naskiĝis la 25-an de marto 1972 en Hajfo) estas israela polikisto. Ekde la 13-a de junio 2021 li estis la ĉefministro de Israelo, sukcedante sian antaŭulon Benjamin Netanjahu. Samtempe li estas kunestro de la politika partio Nova Dekstro (HaJamin HeĤadaŝ, הימין החדש). La 1-an de julio 2022 post li sekvis Jair Lapid kiel ĉefministro.

Naftali Bennett
נפתלי בנט
Ĉefministro de Israelo
Persona informo
נפתלי בנט
Naskiĝo25-an de marto 1972 (1972-03-25) (52-jaraĝa)
en Ĥajfo
Religiojudismo vd
Etnojudoj vd
Lingvojhebreaangla vd
LoĝlokoRa'anana vd
ŜtatanecoIsraelo
Usono (–2013) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materHebrea Universitato de Jerusalemo - Bakalaŭro de Juro (–2001) Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioNova Dekstro (2018–)
La Hejmo Juda (2012–2018)
Yamina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Naftali Bennett
Familio
Edz(in)oGilat Bennett (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj4
Profesio
Okupoentreprenisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko de Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enIsraeloNov-Jorko vd
Verkado
VerkojQ98794736 vd
En TTTOficiala retejo vd
13-a ĉefministro de Israelo
Dum20212022
AntaŭuloBenjamin Netanjahu
SekvantoJair Lapid
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ tio li ekde 2012 ĝis 2018 estis prezidanto de la nacireligia partio HaBajit haJehudi ("juda hejmo"). Li forlasis la partion en decembro 2018 kaj fondis novan partion, HaJamin HeĤadaŝ ("La Nova Dekstro"). De la elekto en 2013 ĝis la elekto en aprilo 2019 li estis membro de la israela parlamento Knesset kaj ĝis junio 2019 membro de la registara koalicio de Benjamin Netanjahu. Li estis ministro pri ekonomio kaj komerco, pri religiaj aferoj, kaj pri aferoj pri la juda diasporo kaj Jerusalemo. Bennett ankaŭ prezidas la registaran komitaton pri reduktado de la vivokostoj kaj redukto de ekonomia koncentriĝo, kaj krome estis reprezentita en la sekureca kabineto. Bennett estis ministro pri edukado de majo 2015 ĝis junio 2019. Li denove estis membro de la parlamento Knesset ekde la elekto en septembro 2019. En novembro 2019, Bennett estis nomumita ministro pri defendo de Ĉefministro Netanjahu.

Eksteraj ligiloj