Nacia Parko Rivero Fitzgerald

Nacia Parko Rivero Fitzgerald aŭ en angla Fitzgerald River National Park estas nacia parko en Okcidenta Aŭstralio (Aŭstralio), je 419 km sudoriente de Perto. La parko inkludas la Montarojn Barren kaj Eyre krom la riveron Fitzgerald. Estas 62 plantospecioj kiuj estas unikaj en la 329,882 ha parko kaj 48 estas nur rare trovitaj aliloke.

Nacia Parko Rivero Fitzgerald

LandoAŭstralio

Supermara alteco60 m [+]
Koordinatoj, 119° 36′ 54″ O (mapo)-33.9475119.61533° 56′ 51″ S, 119° 36′ 54″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo2 972,11 km² (297 211 ha) [+]
Areo2 972,11 km² (297 211 ha) [+]
Loĝantaro0 [+] (9-a de aŭgusto 2016)

Nacia Parko Rivero Fitzgerald (Aŭstralio)
Nacia Parko Rivero Fitzgerald (Aŭstralio)
DEC
Map
Nacia Parko Rivero Fitzgerald

Vikimedia Komunejo:  Fitzgerald River National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Venis 40,000 vizitantoj en 2008, kaj la parko ricevis 20 milionojn da aŭstraliaj dolaroj el la federa registaro, krom aldona simila monkvanto el la subŝatata registaro.[1]

Flaŭro kaj faŭno

La parko formas la bazon de la internacie agnoskita Biosfera Rezervejo ĉe UNESKO. La loko enhavas ĉirkaŭ 1800 speciojn de plantoj el kiuj 250 estas raraj kaj 62 konataj nur ene de la parko.[2]

La parko estas ankaŭ hejmo de 22 specioj de mamuloj, 200 specioj de birdoj, 41 specioj de reptilioj kaj 12 specioj de ranoj. Ĝi estas agnoskata kiel Grava Birda Areo;[3] kelakj el plej raraj specioj estas la psitako Pezoporus flaviventris kaj la Nigragorĝa cinklosomo.[4] Ankaŭ la endanĝerita Ocela nestamasulo loĝas en la parko kaj estis sep konataj kaj registritaj vidaĵoj ekde 1998.[5]

Migrantaj birdoj trovas rifuĝejojn en la humidejaj kaj marbordaj regionoj kaj specioj kiuj portempe loĝas en la areo estas ekzemple la Blankventra maraglo, Pacifika apuso kaj la Kaspia ŝterno.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj