Mustafa Barzani

Mustafa BARZANI, kurde: مسته‌فا بارزانی Mistefa Barzanî (naskiĝis la 14-an de marto 1903 en Barzan (gubernio Arbil), mortis la 1-an de marto 1979 en Vaŝingtono) – kurda politikisto, fondinto de Partio Demokratia de Kurdio (1946), gvidanto de kurdoj en batalo kontraŭ registaroj de Irako kaj Irano pri kreo de sendependa kurda ŝtato. De siaj samgentanoj konsiderata nacia heroo kaj simbolo de la batalo por sendependeco.

Mustafa Barzani
Persona informo
Naskiĝo14-an de marto 1903 (1903-03-14)
en Barzan, Mosul Vilayet,  Otomana Imperio
Morto1-an de marto 1979 (1979-03-01) (75-jaraĝa)
en Vaŝingtono
MortokialoPulma kancero Redakti la valoron en Wikidata
TomboGubernio Arbil Redakti la valoron en Wikidata
ŜtatanecoIrako Redakti la valoron en Wikidata
Alma materMilita Lernejo M. V. Frunze Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)ojAhmed Barzani (en) Traduki kaj Abdul Salam Barzani (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
InfanojMassoud Barzani, Idris Barzani (en) Traduki, Ubaidullah Barzani (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopolitikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Filo de Mustafa Barzani – Masud Barzani – estas prezidento de aŭtonomeca kurda registaro kaj gvidanto de KDP.

Vivo

Junaĝo

Mustafa Barzani naskiĝis en Otomana Imperio. Pro la ribelo kaŭzita de lia gento, li, lia patrino kaj resto de la familio estis malliberigitaj. Mustafa tiutempe havis apenaŭ kvin jaroj. Post certa tempo lia patro, avo kaj frato estis mortigitaj en ekzekuto, kondamnitaj pro la ribelo kontraŭ regopovoj de la imperio.

Junaĝe li aliĝis al taĉmentoj de ŝejĥo Mahmud Barzani, kiuj batalis kontraŭ britoj en Irako. En 1931 aliĝis al gvidata de sia frato Ahmed Barzani ribelo direktita kontraŭ irakaj regopovoj, kiuj klopodis limigi influojn de la kurdaj gentoj. Tamen danke al apogo de la brita armeo, la kurda ribelo estis subpremita kaj Mustafa devis subiĝi.

Barzani restis sub kontrolo ĝis 1943, kiam Irako eksentis rezultojn de la dua mondmilito. Tiam, kune kun la frato kaj 300 personoj, sukcesis trairi al Oŝnavie (Provinco Okcidenta Azerbajĝano), kie sub gvido de senditoj de Sovetunio oni formis fundamentojn sub la kurda ŝtato.

Respubliko de Kurdistano en Mehabad

La 15-an de decembro 1945 kurdaj taĉmentoj sub la komando de Mustafa Barzani aneksis Mehabad, kiu iĝis ĉefurbo de proklamita la 22-an de januaro 1946 Respubliko de Kurdistano.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj