Montjuïc

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montjuïc (Metroo de Barcelono).

Montjuïc estas monteto superanta la malnovan urbon kaj malnovan havenon de Barcelono. Multnombraj konstruaĵoj estis konstruitaj tie por la Olimpiaj ludoj de 1992, interalie la Olimpia stadiono Lluís-Companys.

Montjuïc
Vido de la monto
Vido de la monto
monto • administrative quarter in Barcelona
Alteco185 m
SituoBarcelono
Katalunio  Hispanio
Geografia situo, 2° 9′ O (mapo)41.3641666666672.158055555555641° 22′ N, 2° 9′ O (mapo) f4
Montjuïc (Barcelono)
Montjuïc (Barcelono)
DEC
Situo de Montjuïc
Map
Montjuïc
vdr

Toponimio

La nomo de Montjuïc verŝajne devenas de la latina Mons JovisMons Jovicius.

Geologio

La monto datiĝas de Paleogeno kaj ĝia alteco sur la supro estas 185 metroj.

Historio

Kolonio de Iberoj verŝajne setlis en la supro antaŭ ol la Romianoj konstruis tie templon dediĉitan al Jupitero, dio de fulmotondro.

Aktivecoj

En Montjuïc troviĝas Botanika Ĝardeno de Barcelono, Arkeologia Muzeo de Katalunio, muzeo de olimpiismo kaj sportoj kaj Fondaĵo Joan Miró.

En parko de Montjuïc ankaŭ troviĝis la Kurejo de Montjuïc kie okazis multnombraj aŭtomobilaj kuradoj interalie la Granda Premio de Hispanio de 1969 ĝis 1975 alterne kun Circuito del Jarama.

La Kastelo de Montjuïc, kiu estis konstruita en la supro de la monteto, enhavas milististan muzeon. Ĝi utilis kiel fortreso kaj malliberejo.

La "Escalada ciclista a Montjuïc" estas bicika kurado kiu okazas en oktobro.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Montjuïc en la franca Vikipedio.