Montearagón

Montearagón estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Montearagón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoToledo
KomarkoKomarko Torrijos
Poŝtkodo45685
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroTeodoro Jiménez Pérez
Demografio
Loĝantaro569  (2011)
Loĝdenso47,42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 4° 38′ U (mapo)39.964166666667-4.634166666666739° 58′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto420 m [+]
Areo12 km² (1 200 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Montearagón (Hispanio)
Montearagón (Hispanio)
DEC
Situo de Montearagón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montearagón [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Montearagón en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio

La termino "Montearagón" komponiĝas el nomo monte (monto), kiu devenas el latina MONTEM, kaj el propra nomo Aragón, Aragono, antaŭromia rivernomo.[1]

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Montearagueños. La censita populacio en 2011 estis de 569 loĝantoj kaj la denseco estas de 47,42 loĝ/km².

Situo

Montearagón estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 420 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′51″ N 4°38′3″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta «sur monteto, ĉirkaŭe de malgrandaj montetoj» en la Valo de la rivero Taĵo en ties orienta bordo.[2] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Lucillos norde, Cebolla oriente, La Pueblanueva sude separata de la rivero Taĵo kaj Cazalegas okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ĝi havas klimato kontinenta mildigita de la rivero kiu faras ties terenon tre fruktodonaj kaj taŭgaj por agrikulturo kaj brutobredado.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nun produktado de vino.

Historio

Dum multaj jaroj estis boato por trapasi la riveron kaj tie ankoraŭ restas ruinoj de la ties konstruaĵoj. Dum la Hispana Enlanda Milito estis tie frunto kaj limo interlanda; ankoraŭ restas nun fortikaĵeto konstruita de la flanko de la insurekciuloj de Francisco Franco, hodiaŭ ene de privata bieno.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento, post la Hispana transiro al demokratio la urbestro estis ĉiam el socialisma partio PSOE.

Notoj

Vidu ankaŭ