Montboucher

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Montboucher estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 344 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Montboucher
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoFrancio Francio
RegionoLimoĝio
DepartementoNord Creuse
ArondismentoGuéret
KantonoBourganeuf
INSEE kodo23133 [+]
Poŝtkodo23400
Kodo laŭ INSEE23133
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro Christian Pateyron
2008-2014
Demografio
Loĝantaro344 (1 999)
Loĝdenso12 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj45°57′15″N 1°40′55″O  /  45.95417°N, 1.68194°O / 45.95417; 1.68194 (Montboucher) (mapo) 1°40′55″O  /  45.95417°N, 1.68194°O / 45.95417; 1.68194 (Montboucher) (mapo)
Alto379 m - 627 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo27,68 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Situo de Montboucher en Francio
45° 57′ 15″ Nordo 1° 40′ 55″ Oriento / 45.9541666667 °N, 1.68194444444 °O / 45.9541666667; 1.68194444444 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montboucher [+]
vdr

Geografio

Montboucher etendiĝas sur 27,68 km², kaj havis 344 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 12 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Montboucher situas je alteco de 627 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Montboucher apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

La komunumoj La Forêt, Védrenas kaj Magnat estis kunigitaj al Montboucher en 1806, dum la reĝado de Napoleono la 1-a.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Christian Pateyron, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

Montboucher apartenas al la kantono de Bourganeuf, kies ĉefurbo estas Bourganeuf. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ