Monostorapáti
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Monostorapáti | |||
---|---|---|---|
![]() Centro de Monostorapáti | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8296 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 097 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 17° 33′ O (mapo)46.92733055555617.5567546° 56′ N, 17° 33′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,55 km² (2 555 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Monostorapáti [monoŝtorapAti] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. La loknomo signifas: abatejo-abato.
Monostorapáti situas en valo, laŭ traira flankovojo. Veszprém (urbo) troviĝas 36, Tapolca 12 km-ojn for.
En 1121 abatejo nomata Almád fondiĝis. Ĉirkaŭe vilaĝo naskiĝis. En 1441 fortikaĵestro de Szigliget rabis la abatejon. En 1477 la vilaĝo ekhavis la rangon kampurbo kun rajto de tutlanda foiro. En 1540 la abatoj forlasis la abatejon. La vilaĝo restis viva dum la turkoj. Poste la kampoj apartenis al episkopejo de Veszprém. En 1855 ĥolero, en 1868 incendio okazis. En 1877 oni disdonis arbaropartojn al la vilaĝanoj. La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs.
En Monostorapáti naskiĝis Márton Varga (instruisto).
Ĉiujare somere okazas festivalo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
Öcs | Pula | Taliándörögd |
Vigántpetend |