Monda heredaĵo en Armenio

Listartikolo en Vikipedio

Armenio estas lando kun tre riĉa heredaĵo videbla en la tuta lando ĉefe konsistanta el monaĥejoj, arkeologiejoj kaj kulturaĵoj kiel tradiciaj muzikiloj, dancoj kaj kantoj. Kvankam nuntempe ĝi nur havas 3 enlistigitajn kiel Monda heredaĵo de UNESKO, ĝi havas liston de multaj aliaj kiuj kandidatiĝas por venonta eniro. Inter ili troviĝas la pagana templo Garni el la 1-a jarcento, la tombejo Noraduz el ĥaĉkaroj, la monaĥejo Ĥor-Virapo el la 4-a jc., la Monaĥejo Sevanavank ĉe la lago Sevan, Noravank el la 12-a jc., la ruinoj de la fortikaĵo Amberd inter aliaj.

TipoJaroNomoLokoBildo
Kulturaĵo 1996, 2005Monaĥejoj Haghpat kaj SanahinLori
Kulturaĵo 2000Katedralo kaj preĝejoj de Eĉmiadzin kaj arkeologia ensemblo ZvartnocoArmaviro (provinco)
Kulturaĵo 2000Monaĥejo Geghard kaj la Valo AzatKotajko/Ararat

Listo de kandidatoj

La enlistigo estas la unua etapo por estonta kandidatiĝo kaj akcepto. Armenio prezentis la jenaĵojn:

Arkeologia loko kaj urbo Dvin

Kulturaĵo

Proponita en 1995

La baziliko kaj arkeologia loko de Ereruk

Kulturaĵo

Proponita en 1995

La monaĥejoj Tatev kaj Tatevi Anapat kaj ĉirkaŭaj areoj de la valo de Vorotan

Kulturaĵo

Proponita en 1995

La monaĥejo Noravank kaj la valo de Amaghu

Kulturaĵo

Proponita en 1996