Mombasa

Mombasa (aŭ en esperantigita formo Mombaso) estas la plej granda haveno kaj dua (laŭ loĝantaro) urbo de Kenjo, kun proksimume 900.000 loĝantoj. Ĝin fondis arabaj komercistoj en la 11-a jarcento. La portugala mararmeo kaptis ĝin post sieĝo en 1500, kaj konstruis la imponan "Fuorton Jesuan".

Mombasa
urbo
havenurbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro1 200 000  (2016) [+]
Loĝdenso4 072 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 39° 40′ O (mapo)-4.0539.6666666666674° 3′ S, 39° 40′ O (mapo) [+]
Alto50 m [+]
Areo294,7 km² (29 470 ha) [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]
Mombasa (Kenjo)
Mombasa (Kenjo)
DEC
Situo de Mombasa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mombasa [+]
vdr

Mombasa estas la orienta stacio de la Uganda Fervojo kaj la centro de la turisma industrio ĉe la Kenja marbordo. Ĝi estas ĝemela urbo de Seatlo.

La nomo Mombasa estas de araba origino; svahile la urbo nomiĝas Kisiwa Cha Mvita (mallonge Mvita), kio signifas "insulo de milito".La ĉefa indiĝena lingvo estas la svahila, kaj la dialekto ("Kimvita" = lingvo de Mvita) de Mombasa gravas historie kaj literature.