Moisès Broggi

Moisès Broggi i Vallès (Barcelono, Katalunio 18-a de majo 1908 - 31-a de decembro de 2012) estis kataluna politikisto, ĥirurgo kaj pacifisto.

Moisès Broggi
Persona informo
Naskiĝo18-an de majo 1908 (1908-05-18)
en Barcelono
Morto31-an de decembro 2012 (2012-12-31) (104-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvojhispanakataluna vd
ŜtatanecoHispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Barcelono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oAngelina Trias Rubiès (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojEugènia Broggi i Samaranch (en) Traduki (nepino)
Oriol Broggi i Rull (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoverkisto
kirurgo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Li naskiĝis je 18-a de majo de 1908 en Barcelono, en la kvartalo de la Eixample, en la strato Parizo. Je 1912, kiam li estis 4, tuta la familio transloĝiĝis al vilao en Sant Gervasi, en la strato Zaragozo. Antoni Broggi, lia patro, kaj Elisa Vallès, lia patrino, estis simpatiantoj de la Lliga Regionalista, pro tio ili pasigis multe da vesperoj rigardinte katalunajn teatrajn prezentadojn. Lia frato estis aktivisto forta de Estat Català.

Je 1941 Moisès Broggi edziĝis Angelinan kaj ili havis sep gefilojn.