Mittelangeln (komunumo)

Mittelangeln (dane: Midtangel) estas komunumo en Germanio, kiu troviĝas en la distrikto Schleswig-Flensburg de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Ĝi ekestis la 1-an de marto 2013, kiam la tiamaj komunumoj Havetoftloit, Rüde kaj Satrup kuniĝis al nova komunumo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5401 loĝantojn.La nomo indikas, ke la regiono estis la centra parto de la regno Angeln, kiun loĝigis ĝermana tribo, kiu en Esperanto nomatas engloj - la engloj tamen ne nur loĝis ĉi tie, sed sume vivis en pli granda regiono, kiu kovris signifan parton de la duoninsulo Jutlando, en kaj nuntempa Germanio kaj nuntempa Danio.

Mittelangeln
Blazono
Mittelangeln (komunumo) (Germanio)
Mittelangeln (komunumo) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoŜlesvigo-Holstinio
DistriktoDistrikto Schleswig-Flensburg
KomunumaroAmt Mittelangeln
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo04603, 04633
Poŝtkodo24986
Aŭtomobila kodoSL
Oficiala Municipokodo01059185
NUTSDEF0C
Politiko
KomunumestroBernd Karde
Adreso de la administrejoBahnhofstraße 1
24986 Mittelangeln-Satrup
Demografio
Loĝantaro5401 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 9° 36′ O (mapo)54.68339.654° 41′ N, 9° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo38 m
Areo44,98 km²
Oficiala retejohttp://www.amt-mittelangeln.de
vdr

Mittelangeln konsistas el la komunumopartoj Bondebrück (dane: Bondebro), Dammholm (Damholm), Esmark, Groß Rüde (Store Ryde), Havetoftloit (Havetoftløjt), Klein Rüde (Lille Ryde), Mooswatt (Mosevad), Nackholz (Nakholt), Obdrup, Hatteshuus (Hatteshus), Rabenkiel (Ravnkilde), Rehberg (Rebjerg), Rehbergholz (Rebjerg Skov), Rüdestraße (Rydegade), Rüdesüderholz (Rydesønderskov), Satrup, Satrupholm, Satrupkirchenholz (Satrupkirkeskov) kaj Torsballig (Torsballe), kaj kun la najbaraj komunumoj Schnarup-Thumby kaj Sörup konsistigas komunumaron, nomatan Amt Mittelangeln.

Eksteraj ligiloj

loka kirko
civitana centro Satruphuus