Mirino

Mirin ( aŭ みりん?) aŭ esperantigite mirino estas unu el esencaj kondimentoj de japana kuirarto, kiu je 40%-50% konsistas je sukero[1]. Vere ĝi estas speco de riza vino simila al sakeo, sed kun malpli alta enhavo de alkoholo - 14% anstataŭ 20% en sakeo[2]. Ekzistas tri tipoj de mirino:

  • hon mirin (laŭlitere vera mirino)[3] kiu estas la plej pura versio kaj enhavas nur alkoholon.
  • shio mirin, enhavas alkoholon kaj 1.5% salo[1]
  • shin mirin (laŭlitere nova mirino)[4]mirin-fu chomiryo (laŭitere vario de mirino),[5] kiu estas preskaŭ senalkohola (enhavas malpli ol 1% de alkoholo) sed tamen konservas mirinan guston.
Boŭlo de mirino
Botelo de komerce produktita mirino

Nun mirino estas plej ofte uzata nur kiel kondimento, sed en Edo-epoko oni drinkis mirinon kiel dolĉan sakeon[6]. Toso, tradicia drinkaĵo de Shōgatsu (japana novjara festo), estas ofte farita per enteno de mikso de spicoj en mirino[7]

En Kansaja kuirarto oni iomete bolas mirinon antaŭ uzo por iomete elvaporigi alkoholon, kaj en kuiarto de Kanto-regiono oni uzas ĝin sen iu antaŭprilaboro. La elavoporitan mirinon oni nomas nikiri mirin (煮切り味醂),[8], laŭlitire bolita mirino

Mirino estas ofte uzata por frikasitaj aŭ rostitaj fiŝaĵaj kuiraĵoj por aldoni al gusto kaj forigi fiŝan fiodoron. En malgrandaj kvantoj oni foje uzas ĝin anstataŭ sukero aŭ sojfaba saŭco. Krome, ĝi estas kutima aldonaĵo al suŝioj kaj komponento de terijakio[5].

Notoj kaj referencoj