Minor Threat

Minor Threat estis influa usona hardkora bando formiĝinta en Vaŝingtono en 1980. Ĝi estis relative mallonge ekzistanta, sed havis grandan influon je la hardkora punkosceno. Kune kun alia vaŝingtona hardkora bando Bad Brains kaj kalifornia Black Flag, Minor Threat helpis estigi la stilon de hardkoraj bandoj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Ĉiuj albumoj de Minor Threat eldoniĝis de la eldoninto de Ian MacKaye kaj Jeff Nelson, nome Dischord Records.

Minor Threat
Bazaj informoj
DevenoUsono Vaŝingtono, Usono
ĜenrojHardkoro-punko
Aktivaj jaroj1980 – 1981, 1982 - 1983
EldonintoDischord
Retejowww.dischord.com/band/minor-threat
Antaŭaj membroj

Ian MacKaye, Jeff Nelson, Brian Baker, Lyle Preslar, Steve Hansgren

vdr

Diskaro

Albumoj

  • Out of Step, 1983
  • First Two 7"s on a 12", 1984

Albumetoj

  • Minor Threat, 1981
  • In My Eyes, 1981
  • Salad Days, 1985