Minimuma paro

du vortoj diferencanta nur per unu fonemo

Minimuma paro estas du malsamsignifaj vortoj, kies diferencon estigas ŝanĝo de ununura fonemo. Se la signifo restas sama, la ŝanĝita sono simple estas alofono aŭ ne-distingipova vario de la alia. Trovante minimumajn parojn de iu lingvo oni do ankaŭ trovas ties fonemojn.

Fonema minuma paro

Jen listo de minimumaj paroj en Esperanto:

vorto 1vorto 2malsamo inter
vinofinovoĉa kaj senvoĉa konsonantoj.
kantoganto
celoĉeloalveola kaj postalveola konsonantoj.
lanorano/l/ kaj /r/, kiu ne ekzistas en pluraj lingvoj
aĵoaĝofrikativa kaj afrikata konsonantoj.
kraŝokraĉo
barovaroploziva kaj frikativa konsonanto
tangosango
renoRejnodiftongaj kaj simplaj vokaloj
eroEŭro

Suprafonemaj minimumaj paroj

Longeca minimuma paro

Tiaj paroj ne ekzistas en esperanto, sed ekzistas en aliaj lingvoj en kiuj vokallongeco kaj/aŭ konsonantlongeco gravas:

Minimuma paro el konsonanta longeco:

lingvovorto 1vorto 2
ortografioIFASignifoortografioIFASignifo
hungaramegy[mɛɟ]irimeggy[mɛɟː]grioto
japana来た[kita]alvenita切った[kitːa]tranĉita
latinaānus[aːnʊs]ringoannus[anːʊs] ?jaro
italafato[ˈfaː.t̪o]destinofatto[ˈfat̪̚.t̪o]fakto
pala[ˈpala]ŝpatopalla['palːa]pilko

Minimuma paro el vokala longeco:

lingvovorto 1vorto 2
ortografioIFASignifoortografioIFASignifo
aŭstrala anglaferry[feɹi]pramofairy[feːɹi]feino
bid[bɪd]aŭkciobeard[bɪːd]barbo
germanaBann[ban]anatemoBahn[baːn]irejo
Fülle[fʏlə]abundecofühle[fyːlə]plena
japana少女[ɕoːdʑo]knabino処女[ɕodʑo]virgulino
[ʦɯki]luno通気[ʦɯːki]aeroblovo
bretonakannañ[kaːnɑ̃]lavikannañ[kaːnɑ̃]kanti
mel[mɛl]mielomell[mɛːl]artiko

Akcenta minimuma paro

lingvovorto 1vorto 2
ortografioIFASignifoortografioIFASignifo
portugalaandarão[ãdaˈɾãw]paŝosandaram[ãˈdaɾãw]paŝis
italacopíi[ko'pi]infanojcópii[ˈkopi]kopioj
nederlandavoorkómen[foːrˈkoːmə]preventivóórkomen[ˈfoːrkoːmə]okazi