Mikušovce (distrikto Lučenec)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mikušovce
19° 41′ 02″ O / 48.30111 °N, 19.68389 °O / 48.30111; 19.68389 (mapo)

Mikušovce, hungare Miksi [mikŝi] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Mikušovce
hungare: Miksi
municipo
Oficiala nomo: Mikušovce
ŜtatoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Banská Bystrica
DistriktoDistrikto Lučenec
Historia regionoSupra Hungarujo
Parto deNovohrad
RiveroKrivánsky potok
SituoMikušovce
 - alteco186 m s. m.
 - koordinatoj48° 18′ 04″ N 19° 41′ 02″ O / 48.30111 °N, 19.68389 °O / 48.30111; 19.68389 (mapo)
Areo4,99 km² (499 ha)
Loĝantaro281 (31.12.2011)
Denseco56,31 loĝ./km²
Unua skribmencio1370
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo984 01
Telefona antaŭkodo+421 47
AŭtokodojLC
NUTS580309
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Mikušovce
Retpaĝo: www.mikusovce.eu
Portalo pri Slovakio

Situo

Mikušovce situas fine de sakovojo el Lučenec. Tiu urbo troviĝas je 4 km.

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1370. En 1709 pro pesto multaj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Miksi 327 homoj, (304 hungaroj, 23 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Miksi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1948 granda parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario. Inter 1966-1992 la municipo funkciis en Lučenec. Ekde 1993 Mikušovce apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 270 homoj, (191 slovakoj, 72 hungaroj).

Vidindaĵoj

Famuloj

En Mikušovce naskiĝis hungara pentristo Kálmán Kovács.

La Romkatolika Templo, Mikušovce