Mikołaj Zieleński

Mikołaj ZIELEŃSKI (ĉ.1550- ĉ.1616) estis pola komponisto kaj orgenisto.

Mikołaj Zieleński
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Warka
Morto1-an de januaro 1615 (1615-01-01) (65-jaraĝa)
ŜtatanecoRespubliko de Ambaŭ Nacioj Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ne multe pli sciatas pri lia privata vivo ol tio, ke li estis dungita de la kortego de Wojciech Baranowski kiel orgenisto kaj komponisto kaj vivis dum la ŝanĝo de la 16-a al la 17-a jarcento.

Li studis italan muzikon (ne endis fari ĝin en Italio) kaj havis postenon kiel kapelmajstro kaj orgenisto en kastelo Łowicz.

Tiutempe estis pluraj italaj muzikistoj en Pollando (ekz. Luca Marenzio kaj Marco Scacchi), kiuj probable influis lian komponadan arton.

En tempo de milito kaj forbruligitaj arĥivoj estas kvazaŭ miraklo, ke supervivis kolekto offertoria et communiones (presita en Venecio 1611), kiu verŝajne enhavas grandan parton de la verkaro de Zieleński.

Mikołaj Zieleński estas grava figuro en pola renesanca muziko, samkiel Marcin Mielczewski.Li estas agnoskata inter la plej geniaj polaj komponistoj, kune kun Wacław z Szamotuł kaj Fryderyk Chopin.

Eksteraj ligiloj