Mempuĉo

elektita gvidanto kontraŭleĝe konservante aŭ pliigante potencon

Mempuĉo (angle self-coupautocoup; hispane Autogolpe de Estado) [1]puĉo de supre estas termino, kiu priskribas la procezon de abolicio de demokratia reĝimo, fare de la gvidantoj de la lando, do sen uzo de la militfortoj kaj kutime neperforte se la regata popolo ne ribelas.

La puĉo de Ludoviko Napoleono, kiu dissolvis la Nacian Asembleon de Francio kontraŭe al la konstitucio, kaŭzis la starigon de la Dua Imperio.

Memfarita puĉo ofte estas gvidata de la laŭleĝe elektita ŝtatestro aŭ enpostenigita registaro (do nek de la opozicio nek la militfortoj), kiu sufiĉe rapide pliigas sian potencon per juraj rimedoj kaj leĝaro, ĝis igi la ekzistantan reĝimon sufiĉe kontraŭdemokratia al iliaj plaĉo. Por tiu celo, la ŝtatestroj povas suspendi la potencon de la leĝdona povo kaj la justica povo aŭ nuligi la konstitucion [1]. Mempuĉo kontraŭdiras la politikan kulturon en demokratiaj landoj.

Kontraste al "normala" puĉo (de malsupre), en kiu partio ekstera de la landa politika reĝimo (kiel ekzemple la militfortoj) faras la puĉon, meminiciata puĉo (de supre) estas aranĝita fare de la potenco de la lando mem.

Mempuĉoj okazis multfoje dum la historio. La plej konata ekzemplo okazis la 2-an de decembro 1851, kiam Ludoviko Napoleono, la franca prezidento, dissolvis la francan Nacian Asembleon kontraŭe al konstitucio, movo kiu kaŭzis la starigon de la Dua Imperio kaj la kronadon de Napoleono kiel Imperiestro de Francio.

La termino "Autogolpe" estis kreita en 1992 post la mempuĉo en Peruo, kiam prezidanto Alberto Fujimori kontraŭleĝe suspendis la Ĉambron de Reprezentantoj kaj la Superan Kortumon, kaj donis al si plian aŭtoritaton kaj pliajn registarajn povojn [1]. Alia supozita provo de mempuĉo estis farita en Peruo en 2022 fare de prezidanto Pedro Castillo, kiu provis dissolvi la Kongreson, kaj estis poste forsendita kaj arestita.

Inter 1946 kaj 2022, proksimuma 148 provoj de mempuĉoj okazis, 110 en aŭtokratioj kaj 38 en demokratioj .

Notindaj eventoj priskribitaj kiel mempuĉoj

Notindaj eventoj priskribitaj kiel nesukcesaj memopuĉoj

Por plia legado

Referencoj

Vidu ankaŭ