Melbourne Armstrong Carriker
Melbourne Armstrong Carriker (1879-1965) estis usona ornitologo kaj entomologo.[1]
Melbourne Armstrong Carriker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Melbourne Armstrong Carriker | |||||
Naskiĝo | 14-an de februaro 1879 en Sullivan | ||||
Morto | 27-an de julio 1965 (86-jaraĝa) en Bucaramanga | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | sistemo de Universitato de Nebrasko Universitato de Nebrasko-Lincoln ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo entomologo zoologo ![]() | ||||
Laborkampo | Ornitologio kaj entomologio ![]() | ||||
Aktiva en | Latin-Ameriko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
Vivo
Carriker naskiĝis en Sullivan (Ilinojso) en 1879. Li ĉeestis ĉe Universitato de Nebrasko-Lincoln,kie li studis Mallophaga (birdolaŭsoj) kun Lawrence Bruner. Li havis filon Melbourne Armstrong Carriker Jr., kiu estis mara malakologo.[2]
Li mortiĝis en 1965.[1]
Kariero
Carriker ekkolektis haŭtaĵojn de birdoj kaj ekstudis birdan kutimaron kiam li gradiĝis el altlernejo. Li ekhavis intereson pri birdolaŭsoj, kaj iĝis tutmonda fakulo pri genroj el neotropiso. Li komunikiĝis kun tutmondaj sistematikistoj pri Mallophaga kaj publikigis nombrajn artikolojn kaj en hispana kaj en angla. Li ankaŭ priskribis du familiojn, kvar subfamiliojn, 53 genrojn kaj subgenrojn, kaj proksimume 866 speciojn kaj subspeciojn de birdolaŭsoj dum sia tuta kariero. Li veturis etende tra Sudameriko kaj kolektis specimenojn por la Muzeo Carnegie, la Usona Muzeo de Natura Historio en Manhatano, la Akademio de Naturaj Sciencoj (tiam Akademio de Naturaj Sciencoj de Filadelfio), la Usona Nacia Muzeo, la Peabody-muzeo de naturhistorio, la Muzeo Field de Natura Historio en Ĉikago, kaj la Naturhistoria Muzeo de Los Angeles.[1]
Carriker laboris kiel helpzorgisto pri birdoj ĉe la Muzeo Carnegie el 1907 al 1909. Li iĝis honora kunlaboranto de la Departamento de Entomologio, ĉe la Usona Nacia Muzeo, en 1953.[1]