Megyaszó
Megyaszó [medjasO] estas granda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/aa/Megyaszo_03civertanlegi.jpg/220px-Megyaszo_03civertanlegi.jpg)
Bazaj informoj
- Areo: 53 km²
- Alto super marnivelo: 160 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1882/21.0572
- Loĝantaro: 3110
- Poŝtkodo: 3718
- Telefonprefikso: 47
Situo
Megyaszó situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Szikszó kaj Szerencs troviĝas po 12, Abaújszántó 17, Encs 20, Miskolc 29 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) la vilaĝo havis preĝejon. En 1656 la turkoj detruis la komunumon. Baldaŭe Stefano Bocskai rehomigis ĝin kun hajdukoj. En 1713 tertremo, en 1750 incendio okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, 2 kuracejoj, dentokuracejo, infanhelpa servo, hejmo por maljunuloj, poŝto.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo Senmakula Koro de Sankta Maria (Megyaszó)
- Kalvinana preĝejo (Megyaszó) de 1615 ĉirkaŭita per defenda muro, la turo estas 38 m-ojn longa, en 1902 trakonstruiĝis
Famuloj
En Megyaszó naskiĝis pentristo Frigyes Borszéky.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka