Medicina Universitato de Suda Karolino
Medicina Universitato de Suda Karolino (angle Medical University of South Carolina, akronime MUSC) estas usona ŝtata speciala altlernejo situanta en la urbo Charleston, Suda Karolino [1].
Medicina Universitato de Suda Karolino | ||
---|---|---|
![]() | ||
universitato publika eduka institucio en Usono ![]() | ||
Informoj | ||
fondodato | 1824 | |
Situo | ||
Geografia situo | , 79° 57′ 3″ U (mapo)32.784166666667-79.95083333333332° 47′ 3″ N, 79° 57′ 3″ U (mapo) | |
lando | Usono | |
adreso | 179 Ashley Ave, Charleston, SC 29425 | |
poŝtkodo | 29425 | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 3 083 vd (stato: septembro 2020) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
Historio
La universitato estis malfermita en 1824 kiel malgranda privata kolegio dezajnita por trejni kuracistojn, kaj ekde tiam fondis hospitalojn kaj medicinajn instituciojn ĉie en la ŝtato. Ĝi estas unu el la plej malnovaj senĉese funkciaj medicinaj fakultatoj en Usono kaj la plej malnova en la Sudaj ŝtatoj [2].
La lernejo disetendiĝis en publikan universitaton kun medicina centro kaj ses altlernejoj por trejni sanprofesiulojn, biomedicinajn sciencistojn kaj alian sanpersonaron. Ĝi ankaŭ funkcias kiel esplorcentro kaj havas sian propran publikan hospitalon [3].
Organizo
La universitato konsistas el fakoj: anestezo kaj perioperacia medicino, biokemio kaj molekula biologio, biostatistiko kaj epidemiologio, ĉela kaj molekula farmakologio kaj eksperimenta terapio, kompara medicino, dermatologio, familia medicino, medicino, mikrobiologio kaj imunologio, neŭrologio, obstetriko kaj ginekologio, oftalmologio, ortopedia kirurgio, otorinolaringologio, kapo kaj kolo-kirurgio, patologio kaj laboratoria medicino, pediatrio, psikiatrio kaj kondutismaj sciencoj, radiado-onkologio, radiologio, kirurgio, regenera medicino kaj ĉelbiologio, kaj urologio.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo: http://www.musc.edu