Medalo Copley

scienca premio donita de la Reĝa Societo de Londono

La medalo Copley estas premio kiun la Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio donas por "elstaraj atingoj en esploroj en iu ajn filio de scienco, kaj alternas inter la fizikaj kaj la biologiaj sciencoj".[1] Aljuĝita ĉiun jaron, la medalo estas la plej malnova medalo kiun la Reĝa Societo ankoraŭ aljuĝas; ili unue donis la medalon de 1731 al Stephen Gray, kiu ricevis ĝin pro "siaj novaj elektraj eksperimentoj, kiel instigo al li por la pretemo kiun li ĉiam montris por komplezi la Societon per siaj eltrovoj kaj plibonigoj en ĉi tiu parto de la natura scio".[2]

Medalo Copley
scienca premio • medalo
Nomita laŭSir Godfrey Copley, 2nd Baronet
OrganizantoReĝa Societo de Londono
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en1731
En TTTOficiala retejo vd
vdr
John Theophilus Desaguliers trifoje (1734, 1736 kaj 1741) gajnis la medalon, pli ol iu ajn alia individuo.
La angla horloĝisto John Harrison gajnis la medalon Copley en 1749.
La angla fizikisto John Canton gajnis en 1751. (Brita Nacia Portretgalerio)
La usona verkisto, eldonisto, inventisto kaj diplomato Benjamin Franklin, kiu gajnis en 1753. Gravuro: Roy C. Cooley
La angla optikisto John Dolland gajnis la medalon en 1758.
Henry Cavendish, kiuj partoprenis la 1766 medalon kun du aliaj sciencistoj.
David Allan faris ĉi tiun pentraĵon de Siro William Hamilton, kiuj gagnis la medalon Copley en 1770. (Brita Nacia Portretgalerio)
William Herschel, la eltrovinto de Urano, gajnis la medalon en 1781.
La itala fizikisto Alessandro Volta, kies nomo estas uzata omaĝe al li kiel mezurunuo de elektra tensio (la volto), gajnis la medalon en 1794.
La brita matematikisto kaj fizikisto Peter Barlow, kiu, ekseminte la unuan elektran motoron, gajnis la medalon Copley en 1825 kun François Arago.
Foto de la franca scientisto Louis Pasteur, pioniro de mikrobiologio, kiu gajnis la medalon en 1874 (Dibner biblioteko de la nacia muzeo pri la usona historio)
Foto de la germana fizikisto Max Planck, fondinto de la kvantuma fiziko, kiu gajnis la medalon Copley en 1929 (Germana federala arĥivo)

Oni kreis la medalon post kiam Siro Godfrey Copley donacis £100 asignatan por fari eksperimentojn; dum kelkaj jaroj oni utiligis la kvantan interezon ĉitiucele.[3] La kondiĉoj por la medalo ŝanĝis plurfoje; ek 1736 ili degnis doni "medalon aŭ alian honoran premion" al la persono kiu desegnus "la plej bonan aprobitan eksperimenton." Ĉi tiu regulo daŭris ĝis 1831, kiam la Reĝa Societa Konsilio komencis elekti la personon kiu, ili opiniis, estis la plej meritanta esploristo por ricevi la medalon.[3]

En 1881 Siro Joseph William Copley faris duan donacon de £1666 13s. 4d. (2008-a valoro de $883,000),[4] kaj la socio elspezis la interezon por la monfrapo de la medalo.[3] Aktuale la medalo estas vermejla (de oraĵa arĝento); akompanas ĝin £5000 premio.[1]

Ekde sia iniciato, kelkaj eminentaj sciencistoj gajnis la premion, interalie 52 Nobel-premiaj gajnintoj: 17 pri fiziko, 21 pri fiziologio aŭ medicino, kaj 14 en kemio. Inter ili estas biokemisto Frederick Sanger, kiu gajnis la Copley Medalon en 1977 pro "distinga prilaboro en la kemia strukturo da proteinoj kaj studoj en la vicrivelado de nukleaj acidoj";[5] Li estas ankaŭ unu el kvar homoj kiuj gajnis multoblajn Nobel-premiojn; li gajnis la Nobel-premion pri kemio en 1958 kaj 1980. John Theophilus Desaguliers gajnis la medalon Copley la plej ofte, en 1734, 1736 kaj 1741.

Copley-premiitoj

La dek-oka jarcento

La jaroj 1731-1740

  • 1731, Stephen Gray, "pro la novaj elektraj eksperimentoj, kiel instigo al li pro la pretemo kiun li ĉiam montras por obligi la Societon kun siaj eltrovoj kaj plibonigoj en ĉi tiu parto de naturscio."[6]
  • 1732, Stephen Gray, "pro la eksperimentoj kiujn li faris dum la jaro 1732."[6]
  • 1733, senpremia.
  • 1734, John Theophilus Desaguliers, "en pripensado de la kelkaj eksperimentoj demonstritaj antaŭ la Societo."[7]
  • 1735, senpremia.
  • 1736, John Theophilus Desaguliers, "pro la eksperimentoj faritaj dum la jaro."[7]
  • 1737, John Belchier, "pro la eksperimento montrantaj la propraĵon de rubiradika dieto en tinkturado de la ostoj de vivbestoj kun ruĝa koloro."[8]
  • 1738, James Valoué, "pro la inventaĵo de rammaŝino por propulsi la fostojn kaj fari fundamentojn por la starota ponto ĉe Westminster, la modelon pri kio li montris al la Societo."
  • 1739, Stephen Hales, "pro la eksperimentoj al la eltrovo de medikamentoj por solvigi la ŝtoneton [ galŝtonoj aŭ nepŝtonoj ], kaj antaŭ por konservigi viandon dum longa marvojaĝoj."[9]
  • 1740, Alexander Stuart, "pro la lekcioj rilate al muskola moviĝo, kaj por la diligentaj kaj penemaj servoj al la Societo."[10]

La jaroj 1741-1750

  • 1741, John Theophilus Desaguliers, "pro la eksperimentoj pri la eltrovo de la propraĵoj de elektro, kiel aldono al sia asignata kuratora porcio por la nuna jaro."
  • 1742, Christopher Middleton, "pro komunikadi siajn observojn en la provado de eltrovata Nordokcidentan pasejon al Orienthindaj insuloj [ nuntempe Indonezio kaj Malajzio ] tra Hudsona Golfo."[11]
  • 1743, Abraham Trembley, "pro la eksperimentoj pri la polypus".[12]
  • 1744, Henry Baker, "pro la detalemaj eksperimentoj rilate al la kristaliĝo aŭ formkonstruo de la eroj de salaj korpoj solvitaj en menstrumo [ solvento ].[13][14]
  • 1745, Siro William Watson, "kaŭze de la surprizaj eltrovoj en la elektrofenomenoj, elmontritaj en siaj malfruaj eksperimentoj."[15]
  • 1746, Benjamin Robins, "sekve de la penigaj eksperimentoj por montri la aeran rezistadon, kaj la reguloj por sur tio establi sian doktrinon por la mocio de pafaĵoj."[16]
  • 1747, Gowin Knight, "pro kelkaj tre zorgemaj eksperimentoj kiu li elmontris, kun kaj naturaj kaj artefaritaj magnetoj."[17]
  • 1748, James Bradley, "pro la tre detalemaj kaj mirindaj eltrovoj en la ŝajna mocio de la fiksaj steloj kaj en la kaŭzoj de tia ŝajna mocio."[18]
  • 1749, John Harrison, "pro tiuj instrumentoj, kiujn li inventis kaj tre peneme faris por la preciza mezurado de tempo."[19]
  • 1750, George Edwards, "pro plenega libro, kiun li lastatempe eldonis, titolita A natural history of birds ("Naturoscienco de birdoj"),[20] enhavanta la figuraĵojn elegante desegnitajn kaj lumigitajn en iliaj ĝustaj koloroj, de 209 malsamaj birdoj kaj proksimume 20 tre raraj kvarpieduloj, serpentoj, fiŝoj kaj insektoj."[21]

La jaroj 1751-1760

  • 1751, John Canton, "pro komunikadi al la Societo, kaj elmontri antaŭ ili, sian interesan metodon fari artefaritajn magnetojn, uzante neniujn naturajn."[22]
  • 1752, Siro John Pringle, "pro la tre detalemaj kaj utilaj eksperimentoj kaj rimarkoj rilate al sepsaj kaj kontraŭsepsaj substancoj, kiujn li komunikadis al la Societo."[23]
  • 1753, Benjamin Franklin, "pro siaj diligentaj eksperimentoj kaj rimarkoj koncerne elektron."[24]
  • 1754, William Lewis, "pro la multaj eksperimentoj kiujn li faris pri plateno, kiu inkliniĝas al la eltrovo de la supereco de oro, kaj kiujn li tute kompletigus, se la manko de materialoj ne devigus lin ĉesigi siajn plurajn enketojn."[25]
  • 1755, John Huxham, "pro siaj multaj utilaj eksperimentoj rilate al antimono, pri kiujn li legis rakonton al la Societo."[26]
  • 1756, senpremia.
  • 1757, Lordo Charles Cavendish, "pro sia interesega kaj utila inventaĵo de konstruatajn termometrojn, montrantaj la plej grandajn gradojn de varmo kaj malvarmo respektive, kiu okazis iam ajn manke gvatanton."[17]
  • 1758, John Dollond, "pro siaj detalemaj eksperimentoj kaj eltrovoj koncerne la diversan refrakton de lumradioj, kiujn li komunikadis al la Societo."[27]
  • 1759, John Smeaton, "pro la zorgemaj eksperimentoj koncerne akvoradojn kaj ventmuelajn velojn, kiujn li komunikadis al la Societo, pro sia eksperimenta enketo pri la potencoj de akvo kaj vento en la rotacio de mueliloj."[28]
  • 1760, Benjamin Wilson, "pro la multaj interesaj eksperimentoj pri elektro, kiujn li komunikis al la Societo dum la jaro."[29]

La jaroj 1761-1770

  • 1761–1763, senpremiaj.
  • 1764, John Canton, "pro siaj tre sagacegaj kaj elegantaj eksperimentoj pri la aeropumpilo kaj la kondensanta motoro provi la kunpremeblecon de akvo kaj iuj aliaj fluidoj"[22]
  • 1765, senpremia.
  • 1766, William Brownrigg, Edward Delaval kaj Henry Cavendish (filo de Charles Cavendish), "pro eksperimenta enketo pri la minerala elasta spirito, aŭ aero, kiun banurba akvo enhavas; kaj ankaŭ en la mefistaj [ venenaj ] kvalitoj de ĉi tiu spirito (Brownrigg); liaj eksperimentoj kaj rimarkoj koncerne la harmonion inter la specifaj pezoj de la kelkaj metaloj kaj aliaj preparaĵoj kun iliaj koloroj kiam unuiĝintaj al vitro (Delaval); por la erudicia referaĵo, komunikita la nuna jaro, enhavanta siajn eksperimentojn rilate al fiksa aero [ karbona dioksido ] (Cavendish).[30]
  • 1767, John Ellis, "pro siaj lernejaj referaĵoj de la jaro 1767, pri la besta naturo de la genro de zoofitoj [ kniduloj ] nomata Corallina, kaj la Actinia Sociata, aŭ grapolataj bestfloroj, lastatempe trovis ĉe la marbordoj de la novatingitaj Insuloj [ Gvadelupo kaj Martiniko ]"[31]
  • 1768, Peter Woulfe, "Pro siaj eksperimentoj pri la distilado de acidoj, vaporiĝemaj alkaloj kaj aliaj substancoj.""[32]
  • 1769, William Hewson, "Pro siaj du erudiciaj referaĵoj, titolitaj Priskribo de la limfa sistemo en amfibiaj bestoj kaj Priskribo de la limfa sistemo en fiŝoj."
  • 1770, William Hamilton, "Pro sia referaĵo, titolita Rakonto de vojaĝo al Monto Etna."

La jaroj 1771-1780

  • 1771, Matthew Raper, "Pro sia referaĵo, titolita Enketo pri la valoro de helena kaj roma mono."
  • 1772, Joseph Priestley, "Pro la multaj kaj utilaj eksperimentoj kiujn siaj rimarkoj enhavis."
  • 1773, John Walsh, "Pro sia referaĵo pri la torpedo."[33]
  • 1774, senpremia.
  • 1775, Nevil Maskelyne, "Agnoskanta la zorgajn kaj penigajn rimarkojn sur la pezoforta altiriĝo de montoj, faritan en Skotlando sur la Monto Schehallien."[34]
  • 1776, James Cook, "Pro la referaĵo kiu rakontas sian metodon konservi la sanon de Ŝia Moŝtina Ŝipo Resolution [ "la Rezolucio" ], dum ŝia lastatempa vojaĝo ĉirkaŭe de la mondo, kies komunikado al la Societo estis de tia graveco al la publika."[35]
  • 1777, John Mudge, "Pro sia valora referaĵo kiu enhavas direktojn fari la plej bona kunmetaĵo de la metaloj de reflektantaj teleskopoj; kune kun priskribanta la procezojn de grinĉi, poluri kaj doni la plej bonan spegulon en la vera parabola formo."
  • 1778, Charles Hutton, "Pro sia referaĵo, titolita La forto de eksplodiga nigra pulvo kaj la komenca rapido de kanonkuglegoj, kiujn li determinis per eksperimentoj."[36]
  • 1779, senpremia.
  • 1780, Samuel Vince, "Pro sia referaĵo, titolita Enketon pri la principoj de progresa kaj rotacia moviĝo, presita en la Filozofiaj Transakcioj."[37]

La jaroj 1781-1790

  • 1781, William Herschel, "Pro la komunikado de sia eltrovo de nova kaj eksterordinara stelo [ le planedo Urano ]; eltrovo kiu specife honoris lin, kaj probable, ĉi tiu stelo estis dum multaj jaroj, eble aĝoj, inter la limoj de astronomia vizio, kaj tamen ĝis nun, ĝi eskapis al la plej diligentaj esploroj de aliaj observantoj."[38]
  • 1782, Richard Kirwan, "pro siaj analizoj sur salaj solvaĵoj".
  • 1783, John Goodricke, "pro sia eltrovo de la periodo de lumvariado pri Algol".
  • 1783, Thomas Hutchins, "pro sia determinado la frostigan temperaturon de hidrargo".
  • 1784, Edward Waring, "pro artikolo pri sumado de iaj serioj, kies la ĝenerala termo estas funkcio de la unua termo de la serio"[39].
  • 1785, William Roy, "pro topografiaj observoj"[40].
  • 1786, senpremia.
  • 1787, John Hunter, "pro tri artikoloj, pri ovarioj, pri identigado de hundoj, de lupoj kaj de ŝakaloj, pri anatomio de balenoj"[41].
  • 1788, Charles Blagden, "pro du artikoloj pri frostigado"[42]
  • 1789, William Morgan, pro du artikoloj pri probabloj de mortoj kaj la necesaj premiumoj rilatante al vivasekuroj"[43].
  • 1790, senpremia.

La jaroj 1791-1800

  • 1791, James Rennell, "pro artikolo pri la movrapido de kameloj";
  • 1791, Jean-André Deluc, "pro laboroj pri higrometrio"[44]
  • 1792, Benjamin Thompson, "pro pluraj artikoloj pri proprecoj kaj transmisio de varmo"[45].
  • 1793, senpremia.
  • 1794, Alessandro Volta, "pro pluraj komunikadoj klarigantaj iujn eksperimentojn de Luigi Galvani"
  • 1795, Jesse Ramsden, "prio siaj eltrovoj kaj plibonigoj pri fabriko de instrumentoj rilatante trigonometriajn mezurojn" [46].
  • 1796, George Atwood, "pro artikolo determinanta la konstruadon kaj la analizon de pozicio rilatante al homogena korpo, kiu flosas libere kaj restante"[47].
  • 1797, senpremia.
  • 1798, George Shuckburgh, "pro pluraj komunikadoj eldonitaj en Philosophical Transactions of the Royal Society'';
  • 1798, Charles Hatchett, "pro pluraj komunikadoj eldonitaj en Philosophical Transactions of the Royal Society'[48].
  • 1799, John Hellins, "pro artikolo sur kalkulado pri malkvietigoj en la movoj de planedoj"[49].
  • 1800, Edward Charles Howard, "pro artikolo pri fulminato de hidrargo".

La dek-naŭa jarcento

La jaroj 1801-1810

La jaroj 1811-1820

La jaroj 1821-1830

La jaroj 1831-1840

La jaroj 1841-1850

La jaroj 1851-1860

La jaroj 1861-1870

La jaroj 1871-1880

La jaroj 1881-1890

La jaroj 1891-1900

La dudeka jarcento

La dudek-unua jarcento

La jaroj 2001-2010

  • 2001, Jacques Miller, "pro sia esploro pri la imuniga funkcio de timuso kaj T-limfocitoj, kiu revoluciis la sciencon de imunologio; la esploro de profesoro Miller malfermis la vojon por novaj metodoj por plibonigi reziston al infektoj, produktante novajn vakcinojn, plibonigante postvivadon post greftado, traktante autoimunecon, kaj eĉ persvadante la imunigan sistemon malakcepti kancerĉelojn".
  • 2002, John Anthony Pople, "pro sia disvolviĝo de komputadaj metodoj pri kvantuma ĥemio; lia laboro transformis priskriba teorio pri denseco en potencan teorian ilon por ĥemio, ĥemia fiziko kaj biologio" [50].
  • 2003, John Gurdon, "pro sia unika gamo de pioniraj malkovroj en la kampoj de ĉelo kaj kreskada biologio; li iniciatis la koncepton, laŭ kiu specialigitaj ĉeloj estas genetike ekvivalentaj kaj ke ili diferencas nur per la genoj kiuj ili esprimas, ne per la genoj kiuj ili enhavas, koncepto fundamenta por moderna biologio"
  • 2004, Harold Kroto, "en agnosko de liaj semaj kontribuojn por komprenigi la fundamentan dinamikon pri molekuloj de karbona ĉeno, kondukante al la detekto de tiuj specoj (polietinoj) en la interstela medio per radioastronomio, kaj de tie al la eko de nova erao en karbonoscienco"[51].
  • 2005, Paul Nurse, "pro siaj kontribuoj al ĉela biologio tutĝenerale, kaj al la klarigado de la kontrolo de ĉela dividado".
  • 2006, Stephen Hawking, "pro sia elstara kontribuo al teoria fiziko kaj teoria kosmologio"
  • 2007, Robert May, "pro sia semaj studoj pri interagoj ene kaj inter biologiaj loĝantaroj, kiuj reformis nian komprenon kiel specioj, kunularoj kaj ĉiuj ekosistemoj respondas al naturaj aŭ homaj misagitigoj.
  • 2008, Roger Penrose, "pro siaj belaj kaj originalaj enrigardoj pri multaj kampoj de matematiko kaj matematika fiziko; Siro Roger faris elstarajn kontribuojn al ĝenerala relativeca teorio kaj kosmologio, plej notinde pro sia laboro sur nigraj truoj kaj la praeksplodo".
  • 2009, Martin Evans, "pro sia laboro sema pri embriaj tigaj ĉeloj de musoj, kiu revoluciis la kampon de genetiko".
  • 2010, David Cox, "pro sia semaj kontribuoj al la teorio kaj la aplikoj de statistiko[52].
  • 2010: Tomas Lindahl, "pro sia semaj kontribuoj al la kompreno de la bioĥemio de DNA riparo".

La jaroj 2011-2020

2013Andre Geim"Pro laj multaj sciencaj kontribuoj kaj precipe al lia pionira esplorado en la kampo de dudimensia atomkristaloj kaj iliaj artefaritaj heterostrukturoj, kiel la grafena folio."__
2014Alec Jeffreys"Pro lia pionira esplorado pri ŝanĝoj kaj mutacioj en la homa genaro."[53]
2015Peter Higgs"Pro lia proponita teorio de spontanea simetria rompiĝo de la malforta elektroforto kiu klarigas la fonton de la maso de elementaj partikloj, kiu estis eksperimente kontrolita en la LHC-akcelilo ĉe CERN."[54]
2016Richard Henderson"Pro lia revolucia kontribuo al la disvolviĝo de elektrona mikroskopio de biologiaj materialoj, kiu ebligis la studon de ilia atoma strukturo."[55]
2017Andrew Wiles"Pro la bela kaj neatendita pruvo de la Lasta teoremo de Fermat, kiu estas unu el la plej gravaj matematikaj atingoj de la 20-a jarcento"[56]
2018Jeffrey I. Gordon"Pro lia kontribuo al komprenado de la rolo de la intestaj mikrobaroj en homa sano kaj malsano"[57]
2019John B. Goodenough"En rekono de lia elstara kontribuo al la scienco kaj teknologio de materialoj, inkluzive de lia eltrovaĵo kiu kondukis al reŝargeblaj litiobaterioj.[57]
2020Alan Fersht"Li evoluigis kaj aplikis la metodojn de proteininĝenieristiko por disponigi priskribojn de proteinfaldpadoj ĉe atomaj rezolucioj, revoluciigante nian komprenon de tiuj procezoj."[58]
2021Jocelyn Bell Burnell"Por ŝia laboro pri la malkovro de pulsaroj, unu el la grandaj astronomiaj malkovroj de la 20-a jarcento."[59]

Notoj