Max Wolf

Noto :Ne konfuzu lin kun tri aliaj astronomoj, havantaj proksimajn nomojn:


Max Wolf
Persona informo
Maximilian Franz Joseph Cornelius Wolf
Naskiĝo21-an de junio 1863 (1863-06-21)
en Heidelberg
Morto3-an de oktobro 1932 (1932-10-03) (69-jaraĝa)
en Heidelberg
TomboBergfriedhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Hajdelbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroFranz Wolf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoElise Wolf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oGisela Wolf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojFranz Wolf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoastronomo
fotisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoAstrofotografio kaj astronomio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enHeidelberg vd
Doktoreca konsilistoLeo Königsberger vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Maximilian Franz Joseph Cornelius WOLF (naskiĝis la 21-an de junio 1863 en Hajdelbergo, mortis la 3-an de oktobro 1932 en Hajdelbergo) estis germana astronomo Li estis unu el la iniciatintoj de la astrofotografio.

Jam en sia infanaĝo, li interesiĝis pri astronomio, sia patro konstruis por li observatorion en sia ĝardeno.

Li studis en Strasburgo kaj Hajdelbergo, ricevis sian doktorecon en 1888 en la universitato de Hajdelbergo kaj studis unu jaron plu en Stokholmo.

En 1902 li iĝis direktoro de la Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl, kaj gardis tiun postenon ĝis sia morto. En 1910 li desegnis la planojn de la unua planetario, kiun la firmao Carl Zeiss Jena konstruis en 1923.

Li iniciatis fotografiajn metodojn por eltrovi asteroidojn, per kiu li eltrovis 248 el ili, inter kiuj 490 Veritas, 588 Aĥilo, 659 Nestoro, 884 Priamo kaj 887 Alinda. Li malkovris ankaŭ plurajn kometojn, kiuj portas lian nomon kiel 14P/Wolf kaj 43P/Wolf-Harrington. Li partoprernis en 1923 je la malkovro de galaksio kiu portas nomon de Galaksio de Wolf-Lundmark-Melotte laŭ ĝia tri kun-eltrovintoj.

Li aplikis la astrofotografion al serĉo de steloj kaj en 1919 publikigis katalogon[1]de 1053 steloj kies propra movo estas plej granda. Unu el tiuj steloj, ruĝa nano Wolf 359, estas konata por esti unu el la plej proksimaj de Tero.

Honoroj

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj