Matthäus von Pappenheim

Matthäus von Pappenheim (1458-1541) estis germana humanisto, kronikisto, eldonisto, historiisto, genealogo kaj kanoniko en Aŭgsburgo. Li ricevis sian diplomon pri kanona juro en la Universitato de Peruĝo. Post tio, li estis nomumita rektoro, en 1492, en la Preĝejo de Sankta Gertruda, en Aŭgsburgo, kaj en 1493, li fariĝis kanoniko de la Katedralo de Aŭgsburgo, kaj en 1492, kanoniko de la Prepostejo de Ellwangen.

Matthäus von Pappenheim
Persona informo
NaskonomoMatthäus (Marschalk) von Pappenheim
Naskiĝo1-an de julio 1458 (1458-07-01)
en Biberbach
Morto14-an de oktobro 1541 (1541-10-14) (83-jaraĝa)
en Druisheim
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Peruĝo
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Ingolstadt
Familio
DinastioPappenheim vd
Profesio
Okupoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li ĉiam partoprenis de la humanismaj rondoj kaj inter lia amikaro troviĝas Konrad Adelmann von Adelmannsfelden (1462-1547), Konrad Peutinger (1465-1547), la teologo de Ingolstadt Johannes Eck (1486-1543) kaj la bavara historiisto Johano Aventino (1477-1534). Lia plej grava verko estas la "Kroniko pri la Regantoj de Waldburg", kiu produktis multajn manuskriptojn. Li konsideriĝas unu el la fondintoj de la moderna genealogio en Germanio.

Selektita verkaro

Literaturo

Vidu ankaŭ