Vira sekso
por plantoj aŭ nehomaj animaloj
(Alidirektita el Maskla)
La vira sekso aŭ malina sekso (malofte ankaŭ maskla sekso aŭ iĉa sekso) estas en la duseksa generado la sekso, kiu kontribuas la pli malgrandajn gametojn, ĉe bestoj kaj homoj nomataj spermatozooj. Tiuj fekundigas la pli grandajn gametojn (ovolojn) de la ina sekso por koncipo de ido.
Ĉe homoj malineco estas difinita per multaj biologaj kaj socialaj faktoroj. La biologiaj malinaj signoj de homoj estas:
- Po unu seksa kromosomo X kaj Y.
- La anatomiaj karakterizaĵoj kiel peniso, skroto kaj testikoj.
- La celkonforma kvanto de la virseksa hormono testosterono, kiu regulas la kreskon de la sekundaraj seksaj signoj (ekzemple, barbo).
Konforme kun statistike signifaj fizikaj trajtoj de viroj kaj ilia historie observita socia konduto, oni ofte asocias karakterizon "vir(ec)a" kun kuraĝo, forto kaj firmeco.
La vira sekso ofte signiĝas per la simbolo ♂, la stiligitaj lanco kaj egido de la dio Marso.
Vidu ankaŭ
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka