Marutea Nord

Marutea, aŭ Taunga tauranga-e-havana,[1] estas unu de la Tuamotuaj atoloj en Franca Polinezio. Ĝi situas 24 km sudoriente de Makemo kaj 30 km sudokcidente de Nihiru.

Marutea Nord
atolo
AkvejoPacifiko
InsularoTuamotuoj
Geografia situo, 143° 11′ U (mapo)-17.116666666667-143.1833333333317° 7′ S, 143° 11′ U (mapo) f1
Situo de Marutea Nord
Situo de Marutea Nord

Map

Longo42 kmf2
Larĝo17 kmf3
Areo2,7dep1 w3f4
Loĝantaro(neloĝata)
bildo de insulo
vdr

Marutea estas 42 km longa kaj maksimume 17 km larĝa. Ĝia laguno havas areon de 458 km² kaj havas unu pasejon por eniri. La land-areo estas proksimume 2,7 km2. La atolo estas tre malalta kaj ĝia rifo estas ofte inundata.

Marutea ne havas permanentajn loĝantojn.

Marutea Nord ne estu konfuzata kun Marutea Sud kiu situas je 21˚ 30'S., 135˚ 32'U.

Historio

Taunga-tauranga-e-havana, la dua nomo de Marutea, havas la signifon de "la afabla birdo kiu ripozis kaj prizorgis sian plumaron sur nia masto" —tiel diras Marerenui, indiĝeno de la atolo Faaite. Ekzistas legendo pri tiu nomo, de kiu nur fragmentoj estas haveblaj.[2]

La unua registrita Eŭropano kiu venis al Marutea estis kapitano James Cook en 1773. Historie Marutea aperis kiel "Furneaux Island" sur kelkaj mapoj.

Administracio

Marutea Nord apartenas al la komunumo Makemo, kiu konsistas el la atoloj Makemo, Haraiki, Marutea Nord, Katiu, Tuanake, Hiti, Tepoto Sud, Raroia, Takume, Taenga kaj Nihiru.

Referencoj

Eksteraj ligiloj