Marko Antonio Sabeliko

Marcus Antonius Coccius Sabellicus (1436–1506) estis itala historiisto, humanisto, bibliotekisto kaj erudiciulo, fekunda aŭtoro, kiu unue ricevis la kopirajton pro sia "Historio de Venecio", kaj la ĉefa povomanipulanto[1] sur la presitaj publikaĵoj de sia epoko. Lia dua plej granda verko, publikigita en 1498, estas "Enneades sive Rhapsodia historiarum"[2], kiu estas "Rapsodio da Historioj" ekde la kreado de la mondo ĝis 1503, en naŭ libroj (eneado). La dua parto de tiu verko estis lanĉita en 1504. Li ricevis la alnomon Sabeliko pro tio ke li devenis de la Monto Sabina, regiono situanta inter Umbrio, Latio kaj Abruco.

Marko Antonio Sabeliko
(1436–1506)
Gravuraĵo de Marko Antonio Sabeliko, far Jean-Jacques Boissard (1528-1602)
Gravuraĵo de Marko Antonio Sabeliko, far Jean-Jacques Boissard (1528-1602)
Persona informo
NaskonomoMarcantonio Coccio
Naskiĝo1436
en Vicovaro,  Italio
Morto19-a de aprilo 1506
en Venecio,  Italio
TomboSanta Maria delle Grazie Maggiore a Caponapoli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojlatina
ŜtatanecoVenecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupobibliotekisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Markantonio da Vicovaro faris siajn unuajn studojn en sia naskiĝurbo, sed poste li daŭrigis siajn studojn kiel lernanto de Pomponio Leto (1428-1498) en la Roma Akademio[3]. Li ankaŭ studis kun Porcelio Pandone (1405-1485)[4] and Gaspar Veronese.[5]

En Udino li fariĝis profesoro pri elokventeco kaj retoriko en 1473, kvankam li daŭrigis siajn studojn pri matematiko, greka kaj dialektiko, tamen li eksiĝis en 1483[6]. Post mallonga periodo en Verono, kiun li devis lasi pro la pesto, li vizitis Venecion portante la Historion de Venecio kiun li estis verkinta.

En 1485, li prezentis sian verkon al la doĝo de Venecio, Marco Barbarigo (1413-1486), kaj iom poste li estas indikita kiel dua publika profesoro pri homsciencoj kune kun Georgo Valla (1447-1500), en la lernejo de Sankta Marko. Okaze de la morto de Valla, Sabeliko okupis la unuan postenon. Li ankaŭ aktivis kiel bibliotekisto de la librokolekto donita de Basilius Bessarion (1403-1472)[7] al la urbo Venecio, sed la sidejo tiama estis sen daŭra loĝado. Dum tiu periodo li verkis plurajn komentojn pri Plinio la Maljuna, Tito Livio (59 a.K. - 17 p.K.), Quintus Horatius Flaccus (65 a.K. - 8 p.K), Valerio Maksimo[8], Vergilio (70 a.K. - 19 p.K.), Svetonio (69-122) kaj Lucius Annaeus Florus (74-130). Erasmo de Roterdamo (1467-1536) mencias proverbon de Sabeliko en sia verko Adagia III x98[9]. En 1487 li estas nomumita kuratoro de la Biblioteko Marciana[10].

Kolekto da liaj verkoj estis publikigitaj en 1560, en Bazelo. Lia "Historiae rerum venetarum" estis daŭrigita de Andrea Navaĝero, kiu okaze de sia morto, petis ke lia verko estu detruita. Pietro Bembo, kiu estas indikita por daŭrigi la verkon, en 1530, kaj ĝin finis en la sekvanta jaro. La verko "De rerum et artium inventoribus", poemo en heksametraj versoj, estis influita de Polidoro Virĝilio (1470-1555), kie li ricevis helpon de Guidobaldo da Montefeltro (1472-1508). Ĝia origino venas el la Natura Historio de Plinio la Maljuna, libro VII, pri la historio de la elpensoj. Ĝi estis litere menciita de Otto Heurnius, kiam li verkis, en 1600, pionira historio pri la "barbara filozofio".

Sabeliko mortis en Venecio post longa kaj dolora malsano.

Elektita publikaĵaro

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj