Marie Tussaud

modlistino de vaksfiguroj

Marie TUSSAUD (naskiĝis 1-an de decembro 1761 je la nomo Anna Maria Grosholtz en Strasburgo, mortis 16-an de aprilo 1850 en Londono) estis modlistino de vaksfiguroj kaj fondinto de la muzeo Madame Tussauds en Londono.

Marie Tussaud
Persona informo
NaskonomoMarie Tussaud
Naskiĝo1-an de decembro 1761 (1761-12-01)
en Strasburgo,  Reĝlando Francio
Morto16-an de aprilo 1850 (1850-04-16) (88-jaraĝa)
en Londono
TomboLondono Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanoFrancis Tussaud (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposkulptisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojMadame Tussauds
vdr

Ŝi lernis la metion de Phillipe CURTIUS kiu posedis propran muzeon en Parizo. Li kaj Marie Tussaud kreis vakskapojn de la viktimoj de la gilotino dum la franca Revolucio. Curtius mortis en 1794 kaj en 1802 Tussaud translokiĝis al Londono. En 1835 ŝi starigis konstantan ekspozicion de vaksfiguroj en Baker Street.La muzeo ankoraŭ ekzistas sed en 1884 translokiĝis al Marylebone Road kaj tie oni povas rigardi vivo-grandajn vaksfigurojn de famuloj kaj eminentuloj de la hodiaŭo el ĉiuj landoj.

Nuntempe la muzeo havas filiojn en Amsterdamo, Honkongo, Las Vegas kaj Novjorko.