Zapata Marĉo

(Alidirektita el Marĉo de Zapata)

Zapata Marĉo (en hispana Ciénaga de Zapata) situas en la Zapata Duoninsulo en sudo de Matanzas en Kubo. Ĝi situas je malpli da 150 km sudoriente de Havano.[1][2][3][4][5][6][7][8][9]

Vidaĵo el aero

Specioj kaj konservado

Ene de la Zapata Marĉo estas ĉirkaŭ 900 indiĝenaj plantospecioj, 175 specioj de birdoj, 31 specioj de reptilioj kaj ĉirkaŭ 1000 specioj de senvertebruloj. Plej ol plej elstaraj estas lokaj endemioj de Kubo, kaj inter birdoj estas la Blukapa koturnokolombo, Zapata troglodito, la Zapata ralo, kaj la Zapata pasero.[4] La Zapata Marĉo estas vizitata ankaŭ de 65 specioj de birdoj dum sia migrado el Nordameriko tra Karibio al Sudameriko. Zapata estas konata ankaŭ pro la loka endemio de la Kuba krokodilo (Crocodylus rhombifer) kiu estas limigita al la Zapata Marĉo kaj estas reenmetita en la apuda Marĉo Lanier de la Insulo de la Juneco (en hispana Isla de la Juventud).[1][3][10]

Referencoj