Manne Siegbahn

(Karl) Manne (Georg) SIEGBAHN (3-an de decembro 1886, Örebro, Svedio26-an de septembro 1978, Stokholmo) estis sveda fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1924 por la rentgenspektroskopiaj malkovroj kaj ekzamenoj.

Manne Siegbahn
Nobel-premiito
Persona informo
Karl Siegbahn
NaskonomoKarl Manne Georg Siegbahn
Naskiĝo3-an de decembro 1886 (1886-12-03)
en Örebro Nikolai parish
Morto24-an de septembro 1978 (1978-09-24) (91-jaraĝa)
en Engelbrekt
TomboEngelbrektskyrkans kolumbarium (en) Traduki, columbarium Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojsveda vd
ŜtatanecoSvedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Lund
Norra Real (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oKarin Högbom (en) Traduki (1914–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKai Siegbahn, Bo Siegbahn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoFiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkojiksradia spektroskopio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li malkovris en la rentgenemisiaj spektroj novan spektro-serion (M-serio) en 1916. Li ellaboris tiajn maŝinojn kaj metodojn, kiuj ebligis la precizan mezuron de la rentgenaj ondolongoj. Li iĝis fizika profesoro en la Universitato de Uppsala kaj unu jaron poste pruvis kun la kunlaborantoj, ke la rentgenaj radioj trairantaj la prismon, dekliniĝis kiel lumradioj, sed iom pli malforte. Pli poste li analizis la pli malfortajn rentgenajn radiojn, kiuj situantaj proksime al la ultraviola parto de la spektro.

Li iĝis en 1937 fizika profesoro de la Stokholma Universitato. Samjare li iĝis unua direktoro de la Fizika Instituto Nobel, fondita samjare de la Sveda Reĝa Scienca Akademio. Li retiriĝis el tiu posteno en 1975.

Li estis inter 1939 kaj 1964 membro de la Internacia Pezo- kaj Mezurafera Komisiono.