Manĉestro

urbo en Anglio, Unuiĝinta Reĝlando
(Alidirektita el Manĉestero)
02° 14′ 00″ U / 53.46667 °N, 2.23333 °U / 53.46667; -2.23333 (mapo)

Manĉestro (angle Manchester, prononco norme ˈmænˌʧɛstə, loke ˈmanˌtʃɪstə) estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono Nordokcidenta Anglio (North West England).

Manĉestro
angle Manchester
urbo kaj metropola distrikto
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Manchester
ŜtatoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
RegionoNorth West England
Ceremonia subdistriktoGreater Manchester
SituoManĉestro
 - alteco38 m s. m.
 - koordinatoj53° 28′ 00″ N 02° 14′ 00″ U / 53.46667 °N, 2.23333 °U / 53.46667; -2.23333 (mapo)
Areo115,65 km² (11 565 ha)
Loĝantaro502 900 (2011)
Denseco4 348,47 loĝ./km²
HorzonoGMT (UTC+0)
 - somera tempoBST (UTC+1)
PoŝtkodoM
ISOGreater Manchester district
ISO-3166GB-MAN
Situo de Manĉestro enkadre de Anglio
Situo de Manĉestro enkadre de Anglio
Situo de Manĉestro enkadre de Anglio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Manchester
Retpaĝo: www.manchester.gov.uk
Map
Urbdomo de Manĉestro

Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 547 627 loĝantoj sur areo de 115,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 737 loĝantoj/km².

Ĝi estas la hejmurbo de futbalteamoj Manchester United (unu el la plej gravaj en la mondo. Ejo: Old Trafford) kaj Manchester City.

Historio

En 79 tie ekzistis romia kastelo. La urbo estis fondita en la 9-a jarcento, en loko de iama kelta loĝloko. En 1927 tie okazis grava ergotismo.[1]

Helpe de kanalo la urbo povis evolui kiel grava havenurbo.

Vidindaĵoj

Trafiko

Edukado

Famuloj

Esperanto en Manĉestro

La Universitato de Manĉestro havas kolektaĵon nomita Neil Salvesen Esperanto Collection[2], kio estas la kolektaĵo de libroj de la esperantisto Neil Salvesen. La kolektaĵo enhavas 710 librojn. La urba Esperanto-societo fondiĝis komence de la 20-a jarcento. El la intertempe multaj prezidintoj interalie nomeblas John William Pickard.

La 16-a kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda okazis en Manĉestro, inter la 2-a kaj la 7-a de aŭgusto 1936. Aliĝis 196, kaj ĉeestis 167 homoj el 14 landoj[3].

En julio 2017 la Esperanto-Grupo de Manĉestro (EGdM) estis fondita denove kun la helpo de la EAB kaj la retpaĝo Meetup. En marto 2018 la EGdM estis la unua brita Esperanto-Grupo ĉe la nova Duolingo Groups servo.[4]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Bildaro



Eksteraj ligiloj