Mals

komunumo de Italio

Mals-Malles ( germane: Mals; itale: Malles) estas komunumo en Sudtirolo, norda Italio. Ĝi estas la dua plej grava loko de la Venosta Valo kaj ĉefloko de la supra valo (Obervinschgau).

Mals (Malles Venosta)

panoramo kun turoj
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
ProvincoBZ Bolzano
Geografia situo, 10° 33′ O (mapo)46.710.5546° 42′ N, 10° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo1.051 m
Areo246 km²
Loĝantaro5246 (2023)
Loĝdenso21 loĝantoj/km²
SubdividaĵojBurgeis (Burgusio), Tartsch (Tarces), Laatsch (Laudes), Schleis (Clusio), Schlinig (Slingia), Matsch (Mazia), Planeil (Planol), Plawenn (Piavenna), Alsack (Alsago) kaj Ulten (Ultimo)
Najbaraj komunumojGraun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch
PatronoĈielenpreno de Maria
Festa tagola 15-an de aŭgusto
Nomo de loĝantojMalsermallesi
Poŝtkodo39024
Imposta kodoE862
Kodo laŭ ISTAT021046
Telefona prefikso0473
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 246 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch .

Lingva distribuo

La plejmulto de la loĝantoj (97%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 3% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj

Vidindaĵoj

La vilaĝo famas pro siaj mezepokaj preĝejoj. El la tiamaj sep preĝejoj daŭre ekzistas kvin : la paroka preĝejo, kaj la preĝejoj de Sankta Benedikto, de Sankta Martino, de Sankta Mikaelo kaj de la dekkvar helpantoj en mizero. De la preĝejo de Sankta Johano restis nur la turo.

Cetere en la vilaĝo troviĝas pluraj mezepokaj domegoj.

Trafiko

Mals-Malles estas la finstacio de la fervojo de la Venosta Valo, konstruita en 1906 kaj renovigita inter 2000 kaj 2005.

panoramo de la tuta valo, maldekstre la frakcio Laatsch, dekstre Mals