Malacky

urbo de Slovakio
17° 01′ 04″ O / 48.43583 °N, 17.01778 °O / 48.43583; 17.01778 (mapo)

Malacky, hungare Malacka, germane Malatzka estas urbo en Slovakio. La nomo devenas el la hungara, signifante porkido, iam estis tie porkejo.

Malacky
hungare: Malacka, germane: Malatzka
urbo
Kastelo de Malacky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Malacky
LandoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Bratislavo
DistriktoDistrikto Malacky
Historia regionoSupra Hungarujo
RiveroMoravo
SituoMalacky
 - alteco159 m s. m.
 - koordinatoj48° 26′ 09″ N 17° 01′ 04″ O / 48.43583 °N, 17.01778 °O / 48.43583; 17.01778 (mapo)
Areo27,172 km² (2 717,2 ha)
Loĝantaro18 097 (31.12.2009)
Denseco666,02 loĝ./km²
Unua skribmencio1206
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo901 01
Telefona antaŭkodo+421-34
AŭtokodojMA
NUTS508063
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Malacky
Retpaĝo: www.malacky.sk
Portalo pri Slovakio
Map
Preĝejo kaj monaĥejo en Malacky

Situo

Malacky situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Brno-Bratislavo.

Historio

La unua mencio devenis el 1206. Iom poste ĝi apartenis al fortikaĵo de Detrekő. Familio Balassa (balaŝa) konstruis burgon-ĉaskastelon, apude komunumo formiĝis, kiu iĝis kampurbo en 1573. La paroĥo kaj lernejo ekfunkciis en 1596, iom poste ankaŭ la preĝejo. En la 17-a j.c. familiaro Balassa formortis, sekvis familio Pálffy (pAlfi), kiuj havis ĝin dum 300 jaroj. En 1652 klostro konstruiĝis kaj en la sekva jaro aldoniĝis ankaŭ preĝejo. Poŝta vojo kaj tie stacio inter Bratislavo-Prago ekfunkciis ekde 1771. La fervojo atingis la urbeton en 1891.

En 1910 loĝis en la urbeto 5136 da homoj (3849 slovakoj, 631 germanoj kaj 530 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), kie estis distriktejo. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 Slovakio. En 1944 same tiel, kiel en Hungario, la judoj, en 1946 la germanoj estis deportitaj. En 2001 plejparte slovakoj loĝis en la urbo.

Sinagogo de Malacky

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Ĉefstrato de Malacky