Mahŝahr

urbo en Irano

Mahŝahr, komplete Bandar-e Mahŝahr (perse بندرماهشهر‎) estas universitata urbego, mara haveno kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La loknomo signifas: Urbo de Luno.

Mahŝahr · Bandar-e Mahŝahr · بندرماهشهر
urbo de Irano Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Irano
ProvincoĤuzestano
Telefonkodo0652
Demografio
Loĝantaro162 797  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo, 49° 11′ O (mapo)30.55666666666749.18861111111130° 33′ N, 49° 11′ O (mapo) [+]
Alto8 m [+]
HorzonoUTC+03:30
Mahŝahr · Bandar-e Mahŝahr · بندرماهشهر (Irano)
Mahŝahr · Bandar-e Mahŝahr · بندرماهشهر (Irano)
DEC
Situo de Mahŝahr · Bandar-e Mahŝahr · بندرماهشهر

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mahshahr [+]
vdr

Bazaj informoj

Geografio

Mahŝahr situas sur marborda ebenaĵo laŭ fino de golfo 87 kilometrojn de alia marhaveno Abadano, 97 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo, 394 kilometrojn de Esfahano, 610 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio

Mahŝahr estas pratempa urbo kun haveno. La urbo estis deklarita urbo en 1954.

Ekonomio

La haveno de Mahŝahr estas unu el la plej grava en Irano, eksportante gasojn kaj oleoproduktojn de Abadano. En la urbego 2 du universitatoj funkcias.

Trafiko

Mahŝahr estas la suda finhaltejo de la Trans-Irana Fervojo, krome flughaveno funkcias. Ĉefvojoj kuras al la proksimaj marhavenoj kaj al interno de la lando.

Klimato

En Mahŝahr la meza jara pluvokvanto estas 213 mm. Inter majo-septembro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 25,5 °C, somere rekorde ofte estas 50 °C.