Magia kvadrato

Magia kvadrato estas kvadrata tabelo , plenigita per diversaj nombroj tiel, ke la sumo de nombroj en ĉiu horizontalo, vertikalo kaj diagonalo estas sama. Magiaj kvadratoj ekzistas por ĉiuj ordoj krom . La kazo estas triviala, ĉar tiuokaze la kvadrato konsistas nur el unu nombro.

La plej malgranda (kaj unika krom rotacioj kaj reflektoj de ĝi) netriviala norma magia kvadrato

Difinoj

La magia konstanto estas sumo de nombroj en iu horizontalo, vertikalo aŭ diagonalo de magia kvadrato. La magia konstanto de norma magia kvadrato de la ordo dependas nur de kaj ĝin oni povas kalkuli per la sekva formulo:

La komenco de la sinsekvo de la magiaj konstantoj de normaj magiaj kvadratoj M (n) ( ) estas jena:

15, 34, 65, 111, 175, 260, 369, 505, 671, 870, 1105, … (A006003 en OEIS).

Klasifiko de magiaj kvadratoj

Se en kvadrato egalas nur la sumoj de horizontaloj kaj vertikaloj do oni nomas ĝin duonmagia.

Magia kvadrato de ordo estas norma se ĝi enhavas ĉiun pozitivan entjeron inter 1 kaj . Foje oni lasas la vorton “norma” kaj nomas norman magian kvadraton simple “magia kvadrato”.

Magia kvadrato estas asociecasimetria se sumo de ĉiuj du nombroj, simetriaj rilate de la centro, estas sama kaj egalas . Simetriaj kvadratoj ne ekzistas por nepare paraj ordoj ( ).

921749589112871683
9976312277267330692
12064413663405981100
3196758475146348298
9680335245574868215
7783549564453662394
90276243545055397411
13724260653861372988
86327079247528712515
188497693108914859

Se post forigo de la randoj de magia kvadrato restas magia kvadrato, do komenca kvadrato nomiĝas borderita. Se post forigo de la randoj restas borderita magia kvadrato, do komenca kvadrato nomiĝas samcentra borderita. Borderitaj kvadratoj ne ekzistas por ordo 4. Vidu la ekzemplon de samcentra borderita kvadrato de ordo 10 dekstre.

Magia kvadrato estas kunmetitakompunda se ĝi konsistas el pluraj magiaj kvadratoj, tute aŭ parte, kaj la subkvadratoj povas havi aŭ ne havi komunan parton. Laŭ tiu ĉi difino borderita magia kvadrato estas kunmetita. Sed foje oni postulas, ke subkvadratoj ne havu komunajn partojn kaj kune donu la tutan kunmetitan kvadraton, tiuokaze magian kvadraton kun malpligranda kvadrato ene de si oni nomas inkrustita, kaj la enan subkvadraton inkrustaĵo.

2358
5823
4176
7641

La kvadrato estas tut-diagonaladiabla magia kvadrato, se sumo de nombroj ankaŭ en rompitaj diagonaloj egalas al la magia konstanto. Do ne nur post rotacio aŭ reflekto, sed ankaŭ post translacio (supren/malsupren aŭ dekstre/maldekstre) la kvadrato restas magia. Rompita diagonalo iras trans rando de kvadrato kaj aperas el la kontraŭa rando, kvazaŭ la kvadrato estas volvita en toro. Aliaj nomoj de tiaj kvadratoj: perfektajĝajnaj kvadratoj. Vidu la ekzemplon de tut-diagonala kvadrato de ordo 4 maldekstre. Unu el rompitaj diagonaloj estas montrita sur ĝi per pli malhela koloro.

Ultramagia kvadrato samtempe estas asocieca kaj tut-diagonala. Tiaj kvadratoj ekzistas nur por ordoj .

712114
213811
163105
96154
  • Magia kvadrato estas plej perfekta magia kvadrato se tri kondiĉoj estas plenumitaj:
    1. La ordo de la kvadrato estas oblo de 4, do .
    2. En la kvadrato ĉiu subkvadrato de ordo havas saman sumon de ĉiuj siaj nombroj, kiu egalas , kie estas la magia konstanto. Se la magia kvadrato estas norma, do . Subkvadratoj oni konsideru ne nur tiujn, kiuj troviĝas ene de la magia kvadrato, sed ankaŭ tiujn, kiuj aperas trans la randoj de ĝi, inkluzive la kazon de la kvar angulaj ĉeloj de la magia kvadrato, kvazaŭ tiu lasta estas volvita en toro.
    3. Sumo de ĉiu paro da nombroj, kiuj situas en sama diagonalo (inkluzive rompitaj) distance je estas sama kaj egalas . Se la magia kvadrato estas norma, do . En la kvadrato dekstre ĉiu tia paro estas montrita per sia koloro.

Eblas aliaj klasifikoj de magiaj kvadratoj.

Transformoj, konservantaj magiecon

Por ĉiu magia kvadrato

  • Ĉiu magia kvadrato restas magia, se oni multiplikas ĉiujn ĝiajn nombrojn per iu konstanto.[1]
  • Ĉiu magia kvadrato restas magia, se oni adicias al ĉiuj ĝiaj nombroj aŭ subtrahas de ili iun konstanton, aŭ de iu konstanto subtrahadas ĉiujn ĝiajn nombrojn. Ĉe la okazo, ke oni subtrahadas de ĉiujn nombrojn de norma kvadrato, oni ricevas komplementon de la komenca kvadrato, ankaŭ norman.[1] En la sekva ekzemplo, se la nombrojn de la maldekstra kvadrato oni subtrahadas de 17, do oni ricevas la komplementon dekstre. Sed se la saman operacion oni faras por la dekstra kvadrato, do oni ricevas la komplementon maldekstre.

71449
121156
138103
211516

  • Ĉiun magian kvadraton oni povas turni aŭ reflekti kaj ricevi 8 triviale malsamajn magiajn kvadratojn. Ordinare oni rigardas ilin ĉiujn ekvivalentaj, kaj la tutan okopon nomas ekvivalentklaso.[1][2] Ordinare oni rigardas ekvivalentajn kvadratojn samaj. La 8 ekvivalentajn kvadratojn de ordo 3 vidu malsupre:

618
753
294

276
951
438

438
951
276

492
357
816

672
159
834

834
159
672

  • Ĉiu magia kvadrato restas magia, se oni interŝanĝas du horizontalojn, kiuj situas je sama distanco de la centro, kaj poste interŝanĝas du vertikalojn, kiuj situas je sama distanco de la centro. (Same estas se oni komence interŝanĝas vertikalojn kaj poste horizontalojn).[1] Vidu malsupre la ekzemplon, kie la dekstra magia kvadrato de ordo 4 povas esti ricevita el la maldekstra per interŝanĝo de la 1-an kaj 4-an horizontalojn kaj posta (aŭ antaŭa) interŝanĝo la 1-an kaj 4-an vertikalojn.

163213
96712
510118
415141

Historio

La sekcio "Historio" de ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Magic square » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.
La kvadrato Lo Ŝu
La kvadrato Lo Ŝu en moderna formo

La unua nun konata norma magia kvadrato estas tiel nomata kvadrato Lo Ŝu (ĉine tradicie 洛書; simpligite 洛书; pinjine luò shū). Ĝi estas norma magia kvadrato de ordo 3. Ĉina legendo pri prahistoria Ju la Grana (大禹), la fondinto de la dinastio Xia, rakontas pri mistere aperinta testudo, sur kies karapaco nombroj ekde 1 ĝis 9 estis desegnitaj per rondaj punktoj. Lo Ŝu estis malklare menciita en ĉ. 650 a.K., en ĉ. 500 a.K. kaj en ĉ. 300 a.K., en 80 estis menciita klare kaj en 570 donita la kvadrato mem. Se Ju la Granda efektive vivis en 22-a21-a jarcentoj a.K kaj en lia tempo oni efektive konis la kvadraton Lo Ŝu, do plej verŝajne tiu estas la plej malnova norma magia kvadrato, konata de homoj.[3]

La paĝo, montranta magian kvadraton el verko de Cheng Dawei (程大位)

La aŭtoro de la plej malnova el ĝis nun konservintaj traktaĵoj pri magiaj kvadratoj en 1275 estis Yang Hui, sed lia verko estis kompilita el plu fruaj. Li donos unu norman magian kvadraton de ordo 3, po du kvadratojn por ĉiu ordo ekde 4 ĝis 8, unu kvadraton por ordo 8 kaj unu duonmagian kvadraton de ordo 10.[4]

216133
115810
79126
144115

12316421
151471811
24171392
20819126
53102225

132218271120
314369292
122114231625
303532347
172610191524
835281633

613264577660
125455916505113
2046471724424321
3727264033313036
2935343225393828
4422234148181945
5214154956101153
559588163624

317613368118297411
224058274563203856
674497295465247
307512327714347916
213957234159254361
663486855070752
358017287310337815
264462193755244260
718536414669651

Supre estas la normaj magiaj kvadratoj el la traktaĵo de Yang Hui, en kiuj oni povas trovi principon de Lo Ŝu. La kvadratoj de ordoj 5 kaj 7 estas borderitaj. En kvadratoj de ordo 8 kelkaj internaj subkvadratoj ankaŭ estas magiaj. La kvadrato de ordo 9 konsistas el 9 subkvadratoj de ordo 3, ankaŭ magiaj. Sed Yang Hui ne donis ĝeneralan metodon por konstruado de magiaj kvadratoj. Post Yang Hui magiaj kvadratoj nemalofte aperis en ĉina matematiko, sed la ĝenerala metodo ne aperis.[4]

En Japanio oni ekinteresiĝis pri magiaj kvadratoj en 17-a jarcento post disvastiĝo de verkoj de Yang Hui kaj Cheng Dawei, kaj en Japanio oni esploris magiajn kvadratojn multe pli rapide ol en Ĉinio. Seki Takakazu (japane 関 孝和) en 1683 jam donis algoritmojn por konstrui multajn magiajn kvadratojn de ordoj neparaj, unuope paraj ( ) kaj duoble paraj ( ).[5]

La skemo de Kubera-kolam

En Barato oni uzis magian kvadraton por ritaj celoj ekde antikvaj tempoj kaj uzas nun. Kiel ekzemplo oni povas rigardi Kubera-kolam-on, la magian kvadraton de ordo . Fakte, estas la reflektita laŭ horizontala akso kvadrato Lo Ŝu, al kies nombroj oni aldonis po 19, do la magia konstanto estas 72. Tiun kvadraton oni kutime desegnas sur plankoj, en ĝiaj ĉeloj metas monerojn kaj florojn.

La plej malnova pseŭdo-magia kvadrato de ordo 4 oni trovis en verko de Varahamihira (sanskrite वराहमिहिर), skribita en ĉ. 587. En la verko la kvadrato ne havis iun magian kvaliton, ĝi estis nur helpilo por miksi el 16 ingrediencoj po 4 kaj ricevi diversajn parfumojn ĉiam samkvante. Jen tiu kvadrato:[6][7]

2358
5823
4176
7641

La magia konstanto estas 18. La kvadrato estas nek norma, nek magia, en ĝi la nombroj ekde 1 ĝis 8 aperas dufoje. Se la kvadrato estus magia, ĝi estus tut-diagonala aŭ diabla magia kvadrato. Krom tio, la kvadrato de Varahamihira estus plej perfekta magia kvadrato.

El la kvadrato de Varahamihira oni povas ricevi 4 diversajn normajn magiaj kvadratojn. Por tio oni aldonu po 8 al unu nombro el ĉiu paro de samvaloraj nombroj tiel, ke en ĉiu horizontalo, vertikalo kaj ambaŭ ĉefaj diagonaloj estu po 2 kaj nur po 2 aldonoj. Jen estas tiuj kvar kvadratoj:[8]

211516
138103
121156
71449

103516
138211
49156
714121

211138
516103
121714
15649

Konstruadon de magiaj kvadratoj de ordo 4 priskribis la barata metalurgisto kaj alkemiisto Nagarjuna(angle) en 10-a jarcento. Unu el donitaj de Nagarjuna magiaj kvadratoj estas nomita je lia honoro. Rimarkinde estas, ke la kvadrato de Nagarjuna ne povas esti konstruita per la metodo, donita de Nagarjuna.[7] Jen tiu kvadrato:

30161836
10442224
32142034
2826406

Estas tut-diagonala kvadrato. Ĝia magia konstanto estas 100. La kvadrato konsistas el po 8 membroj el du aritmetikaj vicoj, kies komencaj membroj estas 6 kaj 16 kaj komuna diferenco de najbaraj membroj estas 4.

La magia kvadrato de la templo Parshvanatha, Khaĝuraho, Barato

Sur la muro de la ĝajnista templo Parshvanatha en Khaĝuraho troviĝas la fama magia kvadrato de ordo 4, farita en 11-a12-a jarcento. Jen estas ĝi:

712114
213811
163105
96154

Ĝi estas tut-diagonala kvadrato kaj havas la magian konstanton 34. Pro tiu ĉi kvadrato alia nomo de tut-diagonalaj kvadratoj estas “ĝajnaj kvadratoj”.[3][6][7]

Laŭ nunaj scioj, en Barato la unuan sisteman esploron de magiaj kvadratoj faris Thakkar Pheru (en) ĉ. 1315 en sia verko Ganitasara Kaumudi. La verko enhavas malgrandan parton pri magiaj kvadratoj. Tie li donis kvadraton de ordo 4 kaj rearanĝado de ĝi; klasifikis magiajn kvadratojn en tri grupoj (neparaj, pare paraj kaj nepare paraj) laŭ iliaj ordoj; donis kvadrato de ordo 6; priskribis po unu metodo por konstruado paraj kaj neparaj kvadratoj.

Narayana Pandita (bengale নারায়ণ পণ্ডিত) en sia verko de 1356) donis ĉiuflankan esploron de magiaj kvadratoj. Laŭ li, la koncepton de magia kvadrato homoj ricevis de Ŝivo.[6]

Magia kvadrato de ordo 6 el manuskripto de 16-a jarcento

Kvankam oni nun ne scias pri la frua historio de magiaj kvadratoj en Irano kaj Arabio, tamen supozeblas, ke ili estis sciataj en praislama tempo.[9] Klaras, tamen, ke la esploro de magiaj kvadratoj estis ofta en mezepokaj Islamaj landoj, eble tio komenciĝis post la disvastigado de ŝako en la regiono.[10][11][12] La unua apero de magia kvadrato de ordo 3 (kiu iel eblas dati) troviĝas en alkemiaj verkoj de Jabir ibn Hayyan (721—815). Estas sciate, traktaĵoj pri magiaj kvadratoj estis skribitaj en la 9-a jarcento, sed la plej fruaj ĝis konserviĝintaj havas datojn el la 10-a jarcento: unu de Abu al-Wafa' Buzjani (ĉ. 998) kaj la alia de Ali b. Ahmad al-Antaki (ĉ. 987).[11][13] Tiuj fruaj traktaĵoj estis pure matematikaj, kaj magian kvadraton oni nomis harmonia dismetado de nombroj. El la traktaĵoj oni povas vidi, ke jam antaŭe matematikistoj de la pritraktata regiono scipovis krei borderitajn kvadratojn de ajna ordo, simplajn magiajn kvadratojn de malgrandaj ordoj ( ), kiujn oni uzis por konstruo de kunmetitaj magiaj kvadratoj.[11][13]

Ekzemploj de magiaj kvadratoj de ordoj ekde 3 ĝis 9 troviĝas en Enciklopedio de frataro de pureco (arabe رسائل إخوان الصفا) (ĉ. 983). La kvadratojn ekde 3 ĝis 7 el la verko vidu malsupre:[14]

414151
97612
511108
162313

21341225
15176198
102413216
18720911
11422235

11223252318
25167301320
276353643
1031123334
14198292615
24172891221

47118964549
4372017163546
2182621283248
4319272523317
38362229241412
40153033341310
13942414453

En 11-a jarcento oni trovis kelkajn metodojn por konstrui magian kvadraton de neparaj kaj pare paraj ( ) ordoj; pli komplikan problemon pri nepare paraj ( ) ordoj solvis Alhazen en la dua duono de 11-a jarcento aŭ en la komenco de 12-a jarcento. Pli-malpli samtempe oni konstruadis tut-diagonalajn kvadratojn. Traktaĵoj pri magiaj kvadratoj multis en la 11-a kaj 12-a jarcentoj, plej ofte estas simpligo aŭ perfektigo de jam ekzistantaj metodoj. Komence de 13-a jarcento pli kaj pli ofte oni uzis magiajn kvadratojn por okultaj celoj, kaj plej ofte donis magiajn kvadratojn mem, sed ne metodojn por ilin konstrui.[11] Esceptoj malmultaj ekzistis, ekzemple, egiptiano Ahmad al-Buni, kiu donis ĝeneralajn metodojn por konstruo de borderitaj magiaj kvadratoj.[15]

Plej frue menciis ligon inter 7 magiaj kvadratoj kaj 7 planedoj la andalusano Ibn Zarkali (1029-1087).[16] Poste la tradicio ligi 7 certajn magiajn kvadratojn de ordoj ekde 3 ĝis 9 kaj uzi la kvadratojn en astrologiaj kalkuloj iĝis vaste konata, sed aperigis tiu ligo, verŝajne, araboj.[17][18]

La paĝo el “Oedipus AegyptiacusAthanasius Kircher, 1653

Unuafoje en Eŭropo magiaj kvadratoj aperas en Andaluso, ĉe jam menciita Ibn Zarkali. Laŭ verko de tiu lasta en 1280-aj jaroj estis kompilita Libro de Astromagia,[19] atribuata al Alfonso la 10-a.[16][20] En la teksto de Alfonso diversordajn magiajn kvadratojn oni ligas kun diversaj planedoj; el ĉiuj konsideritaj kvadratoj en la manuskripto estas prezentita nur la kvadrato de ordo 3, ligita kun Marso.[16]

Ĉirkaŭ 1315 en Bizanca Imperio, laŭ arabaj fontoj, sed sen ties mistikemo, Manuel Moschopoulos (antikve-greke Mανουὴλ Μοσχόπουλος) verkis matematikan traktaĵon pri magiaj kvadratoj, kie li donis po du metodoj por neparaj kvadratoj kaj por pare paraj. Sed li restis nekonata ekster Bizanca Imperio ĝis la 17-a jarcento.[21]

Magiaj kvadratoj denove aperis en Florenco en 14-a jarcento. Kvadratoj kaj troviĝas en manuskripto Trattato d'Abbaco de Paolo Dagomari (12821374). Luca Pacioli (ĉ. 14471517) en sia verko De Viribus Quantitatis en la fino de 14-a jarcento priskribis magiajn kvadratojn de ordoj ekde ĝis . Estas interese, ke Paolo Dagomari, same kiel Luca Pacioli post li, rigardis magian kvadraton utilaj por elpensi matematikajn demandojn aŭ ludojn kaj preskaŭ ne menciis pri magia uzado de ili. Paolo Dagomari ja nomis ilin kvadratoj de la Suno kaj de la Luno kaj menciis, ke oni ilin uzas por astrologiaj kalkuloj, sed ne detaligis tion.

La detalo de la gravuro Melankolio fare de Alberto Durero. Meze malsupre du nombroj signifas la jaron de la kreado, aliaj malsupraj nombroj signifas la 4-an kaj 1-an literojn en alfabeto, la inicialojn de la aŭtora nomo

La planedaj kvadradoj disvastiĝis en norda Evropo en la fino de 15-a jarcento. Ekzemple, en la krakova manuskripto de Picatrix estas donitaj magiaj kvadradoj de ordoj ekde 3 ĝis 9. La sama kvadrataro, kvankam forte misformita, poste aperis en Archidoxis magica, atribuita de Paracelso. En 1514 Alberto Durero eternigis kvadraton de ordo 4 en sia fama gravuro Melankolio. Agrippa von Nettesheim, la samtempulo de Paracelso, publikigis sian trivoluman verkon De occulta philosophia en 1531, en ĝi li dediĉis la ĉapitron 22 el la volumo 2 al la planedaj kvadratoj (vidu ilin malsupre). La sama kvadrataro denove aperis en 1539 en Practica Arithmetice de Gerolamo Cardano. La tradicion de planedaj kvadratoj daŭrigis en 17-a jarcento Athanasius Kircher en Oedipi Aegyptici (1653). En Germanio ankaŭ estis skribitaj matematikaj traktaĵoj fare de Michael Stifel, kiu reinventis borderitajn kvadradojn, kaj de Adam Ries, kiu reinventis la metodon de kontinua numerado por konstruado de ordigitaj neparaj kvadratoj, jam inventitan fare de Agrippa. Sed pro religiaj militoj iliaj verkoj estis nekonataj en la cetera Eŭropo.

Jupitero=34
414151
97612
511108
162313

Marso=65
11247203
41225816
17513219
101811422
23619215

Suno=111
632334351
7112728830
191416152324
182022211713
25291092612
365334231

Merkuro=260
858595462631
4915145253111056
4123224445191848
3234352928383925
4026273736303133
1747462021434224
955541213515016
642361606757

Luno=369
37782970216213545
63879307122631446
47739803172235515
16488408132642456
57174994173336525
26581850142743466
67275910512437535
36681960115234476
77286920611253445

En 1624 en Francio Claude-Gaspard Bachet de Méziriac priskribis “diamantan metodon” por konstruado de ordigitaj neparaj kvadratoj de Agrippa en sia libro “Problèmes Plaisants”. Ankaŭ estas sciate, ke Blaise Pascal, Bernard Frénicle de Bessy kaj Pierre de Fermat scipovis konstrui samcentrajn borderitajn kvadratojn, la plej fruan raporton pri ilia metodo donis Antoine Arnauld en sia “Nouveaux éléments de géométrie” (1667).[22] En du traktaĵoj “Des quarrez magiques” kaj “Table générale des quarrez magiques de quatre de côté”, publikigitaj en 1693, je 20 jaroj post lia morto, Bernard Frénicle de Bessy demonstris, ke ekzistas ĝuste 880 diversaj magiaj kvadratoj de ordo 4, kaj priskribis metodojn por serĉi magiajn kvadratojn de ajna para ordo. En 1691 Simon de la Loubère en sia libro “Du Royaume de Siam” priskribis la baratan kontinuan metodon por konstruado de ordigitaj neparaj kvadratoj, kiun li eksciis dum diplomata vojaĝo. La metodo estis pli rapida ol “diamanta metodo”.

Literaj kvadratoj

Literaj kvadratoj estas kvadrata tabelo de literoj, el kiu formiĝas vortoj. Fama ekzemplo de tiuj estas la sator-kvadrato. Ankaŭ tiajn kvadratojn el literoj oni ofte nomas magiaj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj