Maciej Pikulski

Maciej PIKULSKI estas pola pianisto de klasika muziko (Krakovo, 22an de januaro 1969). Li studis en Francio kaj iĝis internacia soloisto de romantisma repertorio kaj fama akompanisto; li instruis en Hispanio kaj organizas muzikfestivalojn en Francio.

Maciej Pikulski
Persona informo
Naskiĝo22-an de januaro 1969 (1969-01-22) (55-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvojpola
ŜtatanecoPollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma materKonservatorio de Parizo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopianisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://www.maciej-pikulski.org/
vdr

Li jam koncertis en 5 kontinentoj, en trideko de landoj.[1]

La Société Chopin en Parizo organizas ĉiujare, ekde 1983, Festivalon Chopin ĉe la Oranĝerio de la parko de Bagatelle de la mezo de junio al la mezo de julio. En 2004, ĝi organizis la rekonstituon de la lasta koncerto de Chopin en Parizo. La pianisto Maciej Pikulski estis elektita por ludi la ĉefan rolon.[2]

Notoj