El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luzacia Niso la rivero - ekde 1945 parto de la ŝtata limo inter
Germanio (de 1949 ĝis 1990
GDR ) kaj
Pollando .
rivero • natura landlimoBazaj informoj Situo en Germanio , Pollando kaj Ĉeĥio Longeco 256 km Fluo Fonto Nová Ves nad Nisou , Jizera montaro , Ĉeĥio Enfluejo ĉe Ratzdorf en la riveron Odro Geografio Trairataj urboj Liberec , Jablonec nad Nisou , Zittau , Görlitz , Zgorzelec , Forst (Lausitz) kaj Guben Alfluantoj - Dekstraj Wittig, Lubsza - Maldekstraj Mandau, Wittgendorfer Wasser, Kemmlitzbach, Malxe, Pließnitz
Luzacia Niso (germane Lausitzer Neiße , suprasorabe Łužiska Nysa ‚ malsuprasorabe Łužyska Nysa , ĉeĥe Lužická Nisa , pole Nysa Łużycka , en Esperanto do Luzacia Niso , historie ankaŭ germanlingve Görlitzer Neiße ) estas rivero en Germanio , Pollando kaj Ĉeĥio . Ĝi longas 254 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 19-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Liberec , Jablonec nad Nisou , Zittau , Görlitz , Zgorzelec , Forst (Lausitz) kaj Guben .
Temas pri la plej longa el pluraj riveroj germanlingve nomataj „Neiße“. Rezulte de la Dua Mondmilito ĝi difiniĝis parto de la ŝtata limo inter Germanio (de 1949 ĝis 1990 GDR ) kaj Pollando . Pro la ligo al la historio de Germanio, pli forta ol tiu de la aliaj riveroj samnomaj, ĝi ofte nomatas nur Neiße .
Laŭ la rivero interalie nomatas la germania distrikto Spree-Neiße .
memorŝtono ĉe la rivera fonto