Luterana preĝejo (Bakonycsernye)

Luterana preĝejo en Bakonycsernye

La luterana preĝejo estas religia monumento historia en grandvilaĝo Bakonycsernye (Hungario).

Luterana preĝejo de
Bakonycsernye
Luterana preĝejo de Bakonycsernye
Luterana preĝejo de Bakonycsernye
religia konstruaĵo
Loko
ŜtatoHungario
MunicipoBakonycsernye
Bazaj informoj
Religiokristanismo
Ritoluteranismo
provincoFejér
Dato de konsekro1786
Arkitektura priskribo
Konstruado17851786
Specifo
Enhaveco800 homoj
Alto31 m (turo)
Konstrumaterialomasonaĵo
Mapo
Luterana preĝejo (Bakonycsernye) (Hungario)
Luterana preĝejo (Bakonycsernye) (Hungario)
DEC
neniuj koordinatoj
Ligiloj
AdresoBakonycsernye, Dózsa György u.
vdr

Historio

La iama vilaĝo Csernye senhomiĝis dum dominado de turkoj, poste en la 1720-aj jaroj la loka bienulo invitis luteranajn slovakojn. Ili konstruis lignan kirkon sen turo, sed kun simpla sonorilostablo. Pro reĝa permeso jam ŝtona kirko konstruiĝis en la jaroj 1785 kaj 1786. Tertremo faris damaĝojn en 1810, post la necesaj riparoj turo konstruiĝis en 1815. Pro incendio en 1862 la instalaĵoj bruldetruiĝis, post 5 jaroj nova orgeno estis kreita.

Konstruaĵo

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La fasado estas simetria, malsupre kaj meze la enirejo funkcias, la plej supre la kvadrata turo altiĝas. Inter la enirejo kaj turo fenestro videblas, apude po unu malplenaj niĉoj. La absido estas rektangula kaj malpli larĝa, ol la navo. Interne la galerio etendiĝas U-forme.

Fontoj

Vidu, aŭdu ankaŭ