Lupeno la 3-a: la kastelo de Kaljostro

Lupeno la 3-a: La kastelo de Kaljostro (japane: ルパン三世:カリオストロの城 [rupan sansei: kariosutoro no ŝiro]) estas 1979-a japana animacia filmo, kaj la dua el la animeaj kinaj filmoj pri Lupeno la 3-a (persono kreita de Monkey Punch, kaŝnomo de Kazuhiko Kato) kaj la ununura de tiuj kinaj filmoj, kiun Hajao Mijazaki reĝisoris.

Lupeno la 3-a:

La kastelo de Kaljostro

animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titoloルパン三世
カリオストロの城
[Rupan Sansei: Kariosutoro no shiro]
ProduktadlandoJapanio
Originala lingvola japana
Kina aperdatola 15-a de decembro 1979
Daŭro100 minutoj
Ĝenroanimeo
Reĝisoro(j)Hajao Mijazaki
ScenaroHajao Mijazaki, Haruja Jamazaki
Laŭ la verko deMonkey Punch
Muziko deJuĝi Ono
Produktinta firmaoJukata Fuĝioka
IMDb
vdr

Mijazaki kunreĝisoris antaŭe la unuan animean televidserion pri Lupeno la 3-a, kaj ankaŭ du epizodojn de la dua televida serio. La filman muzikon komponis Ono Juĝi.

En sia originala lando, la filmo premieris la 15-an de decembro 1979. Malgraŭ tio, ke ĝi komence havis malbonetajn kinejajn enspezojn, La kastelo de Kaljostro ricevis grandan laŭdon, kaj recenzistoj rimarkas la influon de ĉi tiu filmo en la postaj verkoj de Mijazaki. Ĝi fariĝis la plej populara kaj bon-rigardata verko el la tuta franĉizo de Lupeno la 3-a.[1] Ĉi tiu filmo montras relative bonkoran Lupenon, dum la aliaj filmoj montras lin plimulte kiel iomete cinikan amuzemulon.

La titolo aludas al La Comtesse de Cagliostro, unu el la originalaj verkoj pri Arseno Lupeno, verkita de Moris Leblan.

Ĉefaj personoj

  • Lupeno la 3-a (ルパン三世 [rupan sansej], france: Lupin III)
Lupeno volas serĉi la fonton de la falsa mono, kiun li ŝtelis en Monako, kaj tial veturas al duklando "Kaljostro" (jap. カリオストロ [Kariosutoro]), kaj tie li trovas konatulinon el longe pasinta tempo...
  • Mine Fuĝiko (峰不二子 [mine fuĝiko])
Ankaŭ Fujiko, la eks-amatino de Lupeno, propradecide aperas en la kastelo serĉante trezorojn.
  • Ĝigen Dajsuke (次元大介 [ĝigen daisuke])
Ĝigen, la partnero kaj amiko de Lupeno, vojaĝas kune kun li kaj helpas lin en la esplorado de la situacion en Kaljostro.
  • Iŝikaŭa Goemon (石川五ェ門 [iŝikaŭa goemon])
Ankaŭ Goemon aliĝas al Lupeno por helpi lin.
  • Inspektoro Zenigata (銭形警部 [zen-igata keibu])
Ankaŭ Zenigata venas el Japanio al kastelo de Kaljostro kiel oficiala reprezentanto de Interpol, kaj klopodas kapti Lupenon ĉi-foje.
  • Klaris (クラリス [kurarisu])
Klaris estas la filino de la mortinta grandduko de Kaljostro kaj posedas fingran ringon, kiun la fia grafo de Kaljostro bezonas. Sed ŝi ne volas edziniĝi al la grafo.
  • Grafo de Kaljostro (カリオストロ伯爵 [kariosutoro hakuŝaku])
La grafo volas uzurpi la trezorojn de Kaljostro kaj bezonas pro tio la leĝan rajton por uzi la ringon de Klaris, kun kiu li volas edziĝi. Pro tiu celo, li tenas ŝin kaptita en la kastelo.

Titolo en aliaj lingvoj

lingvotitolosignifo
la japanaルパン三世 カリオストロの城Lupeno la 3-a: La kastelo de Kaljostro
la anglaThe Castle of Cagliostrola kastelo de Kaljostro
la germanaDas Schloss des Cagliostrola kastelo de la Kaljostroj
la francaLe Château de Cagliostrola kastelo de Kaljostro
la italaIl castello di Cagliostrola kastelo de Kaljostro
la hispanaEl castillo de Cagliostrola kastelo de Kaljostro

Referencoj