Lullo

(Alidirektita el Lull)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ramon Lullo.

Lullo (aŭ Lull, latine Lullus, n. ĉ. 710, m. la 16-an de oktobro 786) estis sanktulo kaj ĉefepiskopo de Majenco.

Sankta
Lullo
ĉefepiskopo de Majenco
Statuo de Lullo ĉe Bad Hersfeld
Statuo de Lullo ĉe Bad Hersfeld
Regado753–
AntaŭuloSankta Bonifaco
Ceteraj titolojunua abato de monaĥejo Hersfeld
Persona informo
Lullus
Naskiĝoĉ. 710
en Wessex
Morto16-an de oktobro 786 (0786-10-16)
en Bad Hersfeld
TomboAbatejo Hersfeld Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioRomkatolikismo
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokatolika sacerdoto
verkisto
ĉefepiskopo
romkatolika diakono Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enMajenco vd
1-a abato de Hersfeld
Dumĉ. 769–786
Antaŭulo
SekvantoBalthart
Sanktulo
Kanonizola 7-an de aprilo 852
Festotago16-a de oktobro
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Wessex, Anglio kaj iĝis monaĥo ĉe Abatejo Malmesbury, Wiltshire. Dum li pilgrimis al Romo en 737 li renkontis Sanktan Bonifacon, kaj decidis partopreni ties misian laboron en norda Germanio. En 738 li aliĝis al la benediktana monaĥejo de Fritzlar kie li estis instruata de Sankta Wigbert. En 740 li iĝis diakono kaj en 747 Bonifaco ordinis lin kiel pastro.

En 752 Bonifaco nomumis lin kunepiskopo. La sekvantan jaron Pipino la pli juna konfirmis lin kiel episkopo de Majenco, kaj li estis la posteulo de Bonifaco post ties mortigo en 754. Ĉirkaŭ 781 papo Hadriano la 1-a donis al li paliumon, kun la rango de ĉefepiskopo. Li pligrandigis la aŭtoritaton de sia ĉefdiocezo, kaj superis plurajn najbarajn diocezojn.

Ekde 769 li subtenis la fondon de Abatejo Hersfeld, ĉe Bad Hersfeld, kiun en 775 li sukcese konfidis al la protekto de Karlo la Granda.

Kompare al Bonifaco, li pli nutris bonajn rilatojn al la reĝoj de la frankoj. Li daŭrigis la reformon (komencitan de Bonifaco) de la franka eklezio, kaj finis la kristanigon de Hesio kaj Turingio.

Li entombiĝis en la Abatejo Hersfeld, kaj kanoniziĝis la 7-an de aprilo 852.

Vidu ankaŭ