Luleč

16° 55′ 32″ O / 49.25417 °N, 16.92556 °O / 49.25417; 16.92556 (mapo)

Luleč (devene Lileč, LulčLilč) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Ĝi situas 7 kilometrojn sudokcidente de urbo Vyškov sur montarpiedo de Drahana montetaro, sur dislimejo de Hanakio, Litenĉica montetaro kaj Brna malaltebenaĵo. Vivas ĉi tie 989 loĝantoj (2024).

Luleč
(Lileč)
municipo
Municipa ofico Luleč
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Luleč
LandoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoSudmoravia regiono
DistriktoDistrikto Vyškov
Administra municipoVyškov
Historia regionoMoravio
MontaroDrahana montetaro
SituoLuleč
 - alteco302 m s. m.
 - koordinatoj49° 15′ 15″ N 16° 55′ 32″ O / 49.25417 °N, 16.92556 °O / 49.25417; 16.92556 (mapo)
Katastro11,96 km² (1 196 ha) Luleč
Loĝantaro989 (2024)
Denseco82,69 loĝ./km²
PordegoVyškova pordego
Unua skribmencio1349
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo683 03
NUTS 3CZ064
NUTS 4CZ0646
NUTS 5CZ0646 593273
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Luleč
Retpaĝo: www.lulec.eu
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rostěnice-Zvonovice, Račice-Pístovice, Drnovice, Nemojany kaj Vyškov.

Historio

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349.

Antaŭ Batalo de Tri imperiestroj ĉe Slavkov en la jaro 1805 invadis ĝis Luleč rajdistaraj patroloj de armeo de Napolenono, kiuj ĉi tie devigis protektomonon 250 guldenoj. Sed kontentigis ilin nur cent guldenoj kaj ĉevalo de paroĥestro. Sed al la rabado la municipo ne eskapis, pri kio zorgis armeo de rusaj kozakoj je unu semajno pli poste.

Nuntempo

Hodiaŭ Luleč estas refreŝigeja municipo, ĉirkaŭita de arbaroj kun la natura baniĝejo U Libuše.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869931
1880939
1890966
1900930
1910969
1921890
JaroLoĝantoj
19301 003
1950952
1961990
1970853
1980723
1991620
JaroLoĝantoj
2001644
2014830
2016907
2017924
2018935
2019946
JaroLoĝantoj
2020958
2021948
2022974
2023975
2024989

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de sankta Isidoro el la jaro 1739
  • Preĝejo de sankta Marteno troviĝas sur la tn. Lilia monto.
  • Paroĥo sub la preĝejo de sankta Isidoro
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Ŝtna kruco el la jaro 1771
  • Burgejo Malnova kastelo inter la preĝejo de sankta Marteno kaj ravino
  • Domo n-ro 28, kamparana bieneto
  • Kalvario al la preĝejo de sankta Marteno
  • Sonorilejo

Pluaj fotoj