Ludoviko la 13-a (Francio)

reĝo de Francio kaj Navaro (1610–1643)

Ludoviko la 13-a (naskiĝis la 27-an de septembro 1601 - mortis la 14-an de majo 1643), ankaŭ nomita la Justa (franclingve Louis XIII le Juste) estis la reĝo de Francio ekde 1610 ĝis 1643.

Ludoviko la 13-a
Reĝo de Francio kaj Navaro
Ludoviko la 13-a kun militistaj vestoj. De Petro Paŭlo Rubens (1622-25)
Ludoviko la 13-a kun militistaj vestoj. De Petro Paŭlo Rubens (1622-25)
Regado16101643
Persona informo
Louis XIII
Naskonomofranclingve Louis XIII le Juste
Naskiĝo27-an de septembro 1601 (1601-09-27)
en Fontanbelo
Morto14-an de majo 1643 (1643-05-14) (41-jaraĝa)
en Saint-Germain-en-Laye
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perTuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboBaziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoReĝlando Francio
Reĝlando Navaro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ludoviko la 13-a (Francio)
Familio
DinastioBurbona dinastio de Francio vd
PatroHenriko la 4-a Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMaria de Mediĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojCezaro, Duko de Vendôme, Gaston de Francio, Nikolao Henriko, Duko de Orleano, Izabela de Burbono, Kristino de Francio, Katerino Henrikino de Bornono, Henrietta Maria de Francio, Henriko de Borbono, Duko de Verneuil, Antoine de Bourbon (en) Traduki, Jeanne-Baptiste de Bourbon kaj Alexandre de Vendôme (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oAnna de Aŭstrio (1615, 1615–1643) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojLudoviko la 14-a, Filipo de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enParizo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Infaneco

Ludoviko naskiĝis en la kastelo de Fontainebleau. Li estis la plej aĝa filo de Henriko la 4-a kaj de Maria de Mediĉo. Henriko la 4-a, kiu postvenis malproksiman kuzon Henriko la 3-a, estis la unua burbona reĝo de Francio.

Ludoviko formale fariĝis reĝo en 1610, kiam li estis nur okjara, ĉar lia patro estis murdita de François Ravaillac. Lia patrino agadis kiel regentino, oficiale nur ĝis la dektria jaro de Ludoviko. Sed fakte, Marie de Médicis ne volis rezigni sian potencon : Ludoviko devis trudi siajn rajtojn kiam li fariĝis dekkvinjara. Poste, la nova reĝo organizis la murdon de Concino Concini (24-a de aprilo 1617), la iama influa konsilanto de sia patrino.

Edzeco

En 1615, kiam li estis nur dekkvarjara, Ludoviko devis edziĝi habsburgan princinon, Anno de Aŭstrio (1601-1666), la filino de Filipo la 3-a de Hispanio. Tamen, la edzeco estis ne konsumita antaŭ 1619, kiam la reĝo estis dekokjara. Fakte, siajn plej intensajn (sed platonajn) sentojn li havis kun serio da belaj viroj. La edzeco, samkiel multaj burbonaj-habsburgaj rilatoj, estis nur nedaŭre feliĉa, kaj la taskoj de la reĝo ofte malproksimigis la geedzojn. En 1638, nur post 23 jaroj kaj kvar misakuŝoj sukcesis Anno naski filon, la estontan Ludoviko la 14-a.

Reĝado

Portreto de Ludoviko la 13-a
Fare de Philippe de Champaigne

Dum la reĝado de Ludoviko la 13-a, la burbona dinastio sukcese konfirmis kaj plifortigis sian potencon en Francio, sed la religiaj problemoj postvivis, precipe tiu de la rilato inter la tre katolika reĝo kaj la francaj Protestantoj (la Huguenots), ekzemple kun la sieĝo de La Rochelle.

La brila kaj energiplena kardinalo Richelieu havis grandegan rolon ekde 1624 : la ĉefministro, pli ol la senvola reĝo, profunde influis la politikon de la reĝlando dum 18 jaroj, kaj mortis nur kelkaj monatoj antaŭ Ludoviko. Danke al lia agado, la malfavoraj Habsburgoj estis rigore firmtenitaj, samkiel la franca nobelaro. Plie, la haveno Le Havre moderniĝis kaj la kardinalo starigis potencan militŝiparon.

La reĝo konstante strebis por altiri artistojn en Francion, inkluzive de la francaj (kiuj, ĝis tiam, preferis labori kaj studi en Italio). Li ekzemple komisiis gravajn pentristojn kiel Nicolas PoussinPhilippe de Champaigne por dekoracii la Palaco Luksemburgio en Parizo. Alilande, Ludoviko la 13-a favorigis la disvolviĝon de la francaj kolonioj ĉe Kebekio, ĉirkaŭ la urboj Kebeko kaj Montrealo.

Kvankam Richelieu firmtenis la administradon de Francio, kelkaj favoratoj de la reĝo ankaŭ sukcesis influi la reĝadon. La unua estis la duko Charles de Luynes, la plej kara kaj pli aĝa amiko de la reĝo je la komenco de la reĝado. La lasta estis la pli juna markizo de Cinq-Mars, kiu estis fine ekzekutita post kiam li konspiris kun Hispanio.

Fikcioj

Ludoviko la 13-a, lia edzino Anno kaj la kardinalo Richelieu estas ĉiuj gravaj personoj en la romano de Alexandre Dumas, La Tri Muskedistoj.

Ludoviko la 13-a kaj la kardinalo Richelieu (kunteksto)

La reĝo Henriko la 4-a estis edzo de Margarita de Valois, fratino de Henriko la 3-a kaj reĝino Margot de Navaro, sed ili estis separiĝintaj. Por sekurigi la sukcedon la reĝo nuligis tiun geedzecon kaj edziĝis al Maria de Medicis, kiu naskis heredonton, Ludoviko, kaj aliajn filojn. Dum tiuj jaroj la juna Armand (posta kardinalo Richelieu) ekis militistan karieron, sed post la morto de la plej aĝa frato, li ekis religian karieron por okupi la "familian" episkopecon de Luçon, kio okazis jam en 1606, kiam li estis nur 21jaraĝa. Por tio oni devis peti papan permeson. Poste studis iomete en la universitato Sorbono kaj en 1608 eniris solene en la episkopa sidejo. Li ankaŭ planis eniri en politikon.

Tiam la reĝo, ĉirkaŭata de katolikaj potencoj ligataj al la dinastio de Habsburgoj kaj hispana kaj aŭstria, decidis apogi la protestantajn potencojn vekinte malapogon de katolikaj nobeloj. Li prepariĝis por milito kaj nomumis regento sian edzinon, Maria de Medicis. En 1610 la reĝo estis murdita de katoliko. La filo Ludoviko estis tiam nur 9jaraĝa kaj la patrino regentis kun siaj italaj fiduloj nome Leonora Dosi kaj Concino Concini: la deziro de la kardinalo alproksimiĝi al la kortego devis atendi. La politiko ŝanĝis al favoro de alproksimiĝo al la katolikaj potencoj, kun malkontento de protestantoj, nobeloj iame povegaj kaj malaltaj klasoj. Ludoviko la 13-a iĝis reĝo nur 14jaraĝa en Reims en 1614. Post unu jaro li edziĝis en Bordozo al Ana de Aŭstrio, filino de la hispana reĝo Filipo la 3-a. Samepoke franca princino edziniĝis al hispana princo, estonta reĝo Filipo la 4-a, sed sen atingi sukcesan repaciĝon de ambaŭ regnoj.

Komence de la regado de la juna reĝo oni kunvokis en 1614 la Ĝeneralajn Ŝtatojn, iela preskaŭ parlamento, kiu ne estis tre sukcesa, sed famas ĉar estis la lastaj antaŭ tiuj de 1789, komence de la Franca Revolucio. En tiuj la episkopo de Luçon sukcesis veki la atenton de la regentino kaj Concini. En 1616 li eniris la servon de la reĝino Ana de Aŭstrio kaj ricevis altegajn postenojn. Tiam ankoraŭ la iama reĝino kaj regentino ankoraŭ regis efektive kaj la vera reĝo juna Ludoviko ĵaluzis pro tio. Li mortigis la favoritojn de la regentino, nome Concini kaj Dosi kaj eĉ ekziligis sian patrinon al Blois. Armand devis retiriĝi al Avinjono, ĉar ankaŭ li mem apartenis al la partio de la regentino. La reĝo fakte enpoviĝis kaj ŝanĝis de nove la franca politiko: li alvokis ministrojn de sia patro, inter kiuj ĉefe regis Luynes, pro kio multaj nobeloj alproksimiĝis al la regentino. En tiuj luktoj en 1621 mortis la polemika Luynes, kio malfermis la vojon al Armand, kiu ricevis favoron de la regentino (kardinaliĝis en 1622) kaj de la reĝo, kiu igis lin reĝa konsilanto en 1624.

Ekde tiam la jam kardinalo dediĉis sin al plifortigo de la povo kaj figuro de la monarko, kiu kiel uzanto de "didevena povo", ĝuis ege taŭge helpon de katolika kardenalo. Richelieu edukis la junan reĝon, verkis por li politikan testamenton, kaj sekurigis ties situacion kontraŭ la deziroj de la patrino kaj regentino. Tiu estus dezirinta pacon kun Hispanio, sed Richelieu konvinkis la reĝon al la milito kaj en 1629 li iĝis ĉefministro (favoratulo). Multaj konspiroj okazis en tiu epoko kaj eĉ kun partopreno de membroj de la reĝa familio. En 1630 la konflikto inter patrino kaj filo finis per venko de la reĝo kun helpo de la kardinalo: la eks-reĝino definitive estis ekzilita al Kolonjo kie mortos en 1642. Richelieu jam ne havis rivalon en la franca kortego. En 1631 la reĝo nomumis lin duko de Richelieu. Ĉar tiu opiniis, ke la hispandevena reĝino povus influi la reĝon al paciĝo kun Hispanio, Richelieu apartigis ŝin disde la reĝo, kio poste inspiros la verkiston Aleksandro Dumas la romantismajn romanojn pri la malica kardinalo kaj la bonaj tri muskedistoj.

La kardinalo Richelieu ĉe la sieĝo de La Rochelle (1627-1628) kontraŭ la protestantoj, de Henri-Paul Motte.

Krome Richelieu reformis la administradon, ekonomion, renovigis la mararmeon, protektis la Sorbonon, kreis la Francan Akademion kaj protektis la artojn. Tamen la malbona agrikultura produktado kaj la milito malbonigis la ekonomion. Francio estis kaŝe apoginte la potencojn malamikajn de Habsburgoj nome Svedio kaj Nederlando en la Tridekjara Milito. Post malvenko de svedoj en Nördlingen, en 1635 Richelieu eniris rekte en la milito kontraŭ Hispanio. Ĉefe li apogis katalunojn kaj portugalojn kontraŭ la centra kastilia monarkio kaj agadis sude kie konkeris la tiamajn katalunajn graflandojn Rusiljono kaj Cerdanjo.

La situacio de la reĝino estis malforta ĉar ne naskis ankoraŭ heredonton, sed en 1638 naskiĝis filo, kiu estos poste Ludoviko la 14-a. Krome la reĝino naskis ankaŭ alian princon, kaj kun la hereda afero solvita, ŝia influo kreskis. Dum la milito en 1642 la kardinalo mortiĝis kaj nur post kelkaj monatoj ankaŭ la reĝo Ludoviko la 13-a. Iom poste la franca armeo venkis super la hispanoj en Rocroy. La reĝino Ana de Aŭstrio funkciis kiel regentino kaj kiel ĉefministro alia kardinalo, nome Mazarin, kiu sekvis la politikon markitan de Richelieu.

Vidu ankaŭ

Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
9879961031106011081137118012231226
  Hugo KapetoRoberto la 2-aHenriko la 1-aFilipo la 1-aLudoviko la 6-aLudoviko la 7-aFilipo la 2-aLudoviko la 8-a  
122612701285131413161316132213281350
  Ludoviko la 9-aFilipo la 3-aFilipo la 4-aLudoviko la 10-aJohano la 1-aFilipo la 5-aKarlo la 4-aFilipo la 6-a  
1350136413801422146114831498151515471559
  Johano la 2-aKarlo la 5-aKarlo la 6-aKarlo la 7-aLudoviko la 11-aKarlo la 8-aLudoviko la 12-aFrancisko la 1-aHenriko la 2-a  
155915601574158916101643171517741792
  Francisko la 2-aKarlo la 9-aHenriko la 3-aHenriko la 4-aLudoviko la 13-aLudoviko la 14-aLudoviko la 15-aLudoviko la 16-a  
17921804181418241830184818521870
    -  Napoleono la 1-aLudoviko la 18-aKarlo la 10-aLudoviko-Filipo-Napoleono la 3-a  

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte