Ludoviko la 12-a (Francio)

Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio, naskiĝis la 27-an de junio 1462 en la kastelo de Blois kaj mortis la 1-an de januaro 1515 en Parizo. Li estis kromnomita la patro de la popolo fare de la Ĝeneralaj Statoj (france États Généraux) de 1506. Li reĝis de 1498 ĝis 1515.

Ludoviko la 12-a
Reĝo de Francio
Regado14981515
Persona informo
Louis XII
Naskiĝo27-an de junio 1462 (1462-06-27)
en Blois
Morto1-an de januaro 1515 (1515-01-01) (52-jaraĝa)
en Parizo
TomboBaziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioDinastio de Valois vd
PatroKarolo, Duko de Orleano Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMaria de Kleve Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojMarie of Orléans, Viscountess of Narbonne (en) Traduki, Anne of Orléans, Abbess of Fontevraud (en) Traduki kaj Joan of Valois, Duchess of Alençon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMary Tudor (1514, 1514 (Gregoria)–1515)
Ana de Bretonio (1499, 1499 (Gregoria)–1514)
Joan of Valois (en) Traduki (1476, 1476 (Gregoria)–1498) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKlaŭdino de Francio
 ( Ana de Bretonio)
Renee of France (en) Traduki
 ( Ana de Bretonio)
Michel Bucy (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuposuvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

En 1498 li sekvis kiel reĝo de Francio sian kuzon Karlo la 8-a, kiu akcidente mortis lasante neniun infanon.

Li estis nepo de Karlo de Orleano, la princo poeto, kaj de Maria de Klevo, same kiel la pranepo de Karlo la 5-a. La legitimeco de lia naskiĝo estis pridubata, ĉar lia oficiala patro estis tre maljuna, kiam li edziĝis, kaj lia edzino estis reputaciata leĝermora. Tamen, agnoskite de Karlo de Orleano, li povus eventuale heredi la francan kronon, se malaperus la unuenaskita branĉo.

Tial, kiam li 3-jara fariĝis orfo, la reĝo Ludoviko la 11-a fariĝis lia kuratoro kaj povis lin trudi edziĝi kun lia filino, Johanino de Francio, kiu estis kripla kaj malfekunda. En letero li diris al Petro de Beaujeu, sia bofilo, ke, se li geedzigus sian filinon kaj Ludovikon de Orleano, iliaj idoj ja ne kostus multe por la nutrado. Tro juna (14-jara), Ludoviko de Orleano devis obei.

Ludoviko la 11-a mortis en 1483, sed Anna de Beaujeu, lia filino fariĝis regento. En 1484, Ludoviko de Orleano provis ribeli kontraŭ ŝi sed estis venkita kaj kaptita en la batalo de Saint-Aubin-du-Cormier en julio 1488, kaj li restis enfermata dum tri jaroj. Poste li sekvis sian kuzon en Italion, kie li vane provis konkeri por si la dukinon de Milano.

La morto de lia kuzo lin faris reĝo. Tiam maltrankviliĝis tiuj, kiuj antaŭe dum lia ribelo partoprenis por la reĝo Karlo la 8-a, sed li forigis el ili ĉian timon, bele respondante, ke ne indus al reĝo de Francio puni iun pro maljustaĵoj faritaj al duko de Orleano; cetere, tuj post la morto de lia kuzo kaj antaŭ sia kronado, li skribis al marŝalo de la Tremoille, sia venkinto en Saint-Aubin, por konfirmi lin en ĉiuj liaj postenoj kaj lin peti, ke li servu la novan reĝon tiel fidele kiel lian antaŭulon. Tamen li rapidis nuligi sian truditan edziĝon kun Johanino de Francio. La papo Aleksandro la 6-a konsentis, kondiĉe, ke al lia filo Cezaro oni donos Valencion faritan dukio. Danke al tiu nuligo Ludoviko povis edziĝi kun la vidvino de Karlo la 8-a, Anne de Bretagne dukino de Bretonio, kio malhelpis, ke tiu provinco disiĝu el Francio.

En la lasta jaro de lia vivo mortis Anna de Bretonio, lasante nur unu filinon: Klaŭdia de Francio. Li tiam edziĝis kun Maria de Anglio, fratino de la angla reĝo Henriko la 8-a. Li estis 52-jara, kio estis multe en tiu tempo, kaj, devigate «montriĝi gaja kunulo kun sia edzino» (faire du gentil compagnon avec sa femme) laŭ la esprimo de tiutempa kronikisto kaj partopreni je la festoj postulataj de la nova reĝino, li tre rapide laciĝis. Oni rakontas, ke ne tro kalkulante kun la vireco de Ludoviko ŝi provis ricevi la helpon de amorantoj pli taŭgaj por tia laboro, kaj eĉ de Francisko de Angoulême, tamen heredonto, kiun naskiĝo senigus el la trono. Estas malfacile koni la veron en tia afero, sed la geedziĝo de maljuna kaj jam kadukiĝa reĝo kun juna kaj varma virino ĉiam movigas la langojn. Fine okazis neniu gravedo kaj Francisko ricevis la kronon kvazaŭ novjara donaco la 1-an de januaro 1515.

Galerio

Eksteraj ligiloj

Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
9879961031106011081137118012231226
  Hugo KapetoRoberto la 2-aHenriko la 1-aFilipo la 1-aLudoviko la 6-aLudoviko la 7-aFilipo la 2-aLudoviko la 8-a  
122612701285131413161316132213281350
  Ludoviko la 9-aFilipo la 3-aFilipo la 4-aLudoviko la 10-aJohano la 1-aFilipo la 5-aKarlo la 4-aFilipo la 6-a  
1350136413801422146114831498151515471559
  Johano la 2-aKarlo la 5-aKarlo la 6-aKarlo la 7-aLudoviko la 11-aKarlo la 8-aLudoviko la 12-aFrancisko la 1-aHenriko la 2-a  
155915601574158916101643171517741792
  Francisko la 2-aKarlo la 9-aHenriko la 3-aHenriko la 4-aLudoviko la 13-aLudoviko la 14-aLudoviko la 15-aLudoviko la 16-a  
17921804181418241830184818521870
    -  Napoleono la 1-aLudoviko la 18-aKarlo la 10-aLudoviko-Filipo-Napoleono la 3-a  

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte