Lubin (ĝis 1945 germaneLüben) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Lubin kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Lubin. Sidejo de KGHM Polska Miedź - monda centro de la produktado de kupro kaj arĝento.
Laŭ germana lingvisto Heinrich Adama nomo de la loko devenas de la pola vortolubić (ŝati) – difino de pozitiva homa emocio de "ŝatado de io". En sia verko pri loknomoj en Silezio, eldonita en 1888 en Vroclavo, li indikas la primaran nomon kiel Lobyn kaj Lubyn donante ties signifon Lieblingsort, t.e. tradukante en la polan lingvon "Loko de amo aŭ ŝatata, amata loko". Poste la nomo estis fonetike germanigita al Lüben kaj perdis sian unuan signifon.
La 31-an de aŭgusto 1982 okazis Lubina Krimo – dum paca manifestacio kontraŭ la milita stato kiam la Civitana Milico kune kun ZOMO (Motorciklaj Taĉmentoj de Civitana Milico) subpremis ĝin. De kugloj mortiĝis 3 manifestantoj (Michał Adamowicz, Andrzej Trajkowski kaj Mieczysław Poźniak), kelkdekoj estis vunditaj kaj kelkaj miloj arestitaj. Post 10 jaroj ekstaris monumento.
Agata Grzelińska, 25-lecie Zbrodni Lubińskiej (25 jaroj de la Krimo de Lubin), Ośrodek Kultury "Wzgórze Zamkowe" w Lubinie, Lubin 2017, p. 128, ISBN 978-83-87695-78-1 (katalogo al ekspozicio)