Lobo
Vikimedia apartigilo
Lobo - latine lobus - estas vorto kun tri signifaj variaĵoj el la fakoj anatomio, botaniko kaj arkitekturo:
- En anatomio, temas pri rondforma elstara parto de organo: Ekzemploj estas la loboj de cerebro, de pulmo kaj de hepato. Analogie la lobo de la orelo estas la pendanta malsupro de la orela aŭriklo.
- En botaniko, temas pri pli-malpli rondkontura eltranĉaĵo en la limbo de folio.
- Laŭ la lingvaĵo de arkitekturo, en la rozo de konstruaĵa fasado temas pri ĉiu el la partoj de la cirklo, kiu elstaras el la interno.
Vidu ankaŭ
Komparu, ke trilobuloj (latine trilobita) estis klaso de formortintaj artikuloj el la paleozoika erao, kies korpo estis laŭlonge kaj laŭlarĝe triloba.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka