Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ

Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ (Ukraine: Людмила Іванівна Черних, ruse: Людми́ла Ива́новна Черны́х; naskiĝis la 13-an de julio 1935, en Ŝuja, mortis la 28-an de julio 2017) estis sovetia astronomo. Ŝi edziĝis al la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ.

Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ
Persona informo
Naskiĝo13-an de junio 1935 (1935-06-13)
en Ŝuja
Morto28-an de julio 2017 (2017-07-28) (82-jaraĝa)
en Rusio
Lingvojrusa
ŜtatanecoSovetunio
Ukrainio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materIrkutsk State Pedagogical College (en) Traduki (–1959) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oNikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoastronomo Redakti la valoron en Wikidata
Verkojmalkovrinto de asteroidoj
vdr

Ŝi ricevis sian diplomon en la Ŝtata Pedagogia Universitato de Irkutsk. Inter 1959 kaj 1963, ŝi laboris en la "Laboratorio Tempo kaj Frekvenco" de la Nacia Instituto de Esploro pri Fizikoteknaj kaj Radioteknaj Mezuroj de Irkutsk. Ŝi tie faris astrometriajn observojn por la "Servo pri la Tempo".

Inter 1964 kaj 1998, ŝi estis scienca laborantino en la instituto pri teoria astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj. Ŝi laboris pri la observadoj faritaj elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno. De 1998 ŝi laboras en la Krimea astrofizika observatorio.

Ŝi malkovris 267 asteroidojn , kelkajn kun sia edzo kaj kolego Nikolaj StepanoviĉĈerniĥ, aliajn kun sia kolegino Tamara Miĥajlovna Smirnova.

La asteroido 2325 Ĉerniĥo estis tiel nomita en honoro de ŝi kaj de ŝia edzo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj