La francia ministro pri rilatoj kun la Parlamento estas komisiita pri vivteni la rilatojn inter la registaro kaj la Parlamento[1]. La sidejo de la ministerio pri rilatoj kun la Parlamento estas en palaco de Clermont situanta je 69, strato de Varenne, en Parizo.
La sekvanta tabelo listigas la ministrojn kaj subministrojn de franciaj registaroj respondecajn pri rilatoj kun la Parlamento.
La indikitaj datoj de komenciĝo kaj finiĝo de mandatoj, estas kutime la antaŭa tago de la dato de la Oficiala Gazeto en kiu aperas la dekreto pri nomumo.
Listo de ministroj pri rilatoj kun la Parlamentoredakti fonton
12-a de novembro 1954 - 23-a de februaro 1955 : René Billères (Subministro ĉe la prezidanto de la Konsilio, komisiita pri rilatoj kun la Asembleoj kaj ŝtatoficistaro)
17-a de marto 1956 - 21-a de majo 1957 : Georges Guille (Subministro ĉe la prezidanto de la Konsilio, komisiita pri rilatoj kun la Asembleoj kaj atomenergio)
17-a de junio 1957 - 30-a de septembro 1957 : Georges Galy-Gasparrou (Subministro ĉe la prezidanto de la Konsilio, komisiita pri rilatoj kun la Asembleoj)