Listo de francaj ministroj pri cifereca ekonomio
Oni povas konsideri ke la unua franca ministro komisiita pri cifereca ekonomio estis François Fillon, ministro pri informteknologioj kaj poŝtoj en la 1-a registaro de Alain Juppé, kies atribua dekreto tekstas : « difinas kaj efektivigas la registaran politikon pri evoluigo de la informsocio kaj modernigo de la teknologioj, rimedoj kaj retoj uzataj per la komunikaj servoj »[1]. François Fillon konservis tiujn atribuojn en la 2-a registaro de Alain Juppé, eĉ se la esprimaĵo « informteknologioj » ne plu aperis en la titolo de lia ministerio.
La registaro de Lionel Jospin ne havis ministron eksplicite komisiitan pri informteknologioj, informsocio aŭ cifereca ekonomio ; sed ministron nur pri la tradicioj funkcioj de la ministro komisiita pri telekomunikadoj kaj de la ministro komisiita pri aŭvida komunikado.
En la 1-a registaro de Jean-Pierre Raffarin, aperis ministra funkcio por la novaj informteknologioj kaj komunikado, asociita al tiu por esplorado. Nur en 2008 eksplicite aperis la esprimaĵo « cifereca ekonomio » en la titolo de ministerio kaj la atribuoj de ministroj, kun la kreo, ĉe la ĉefministro, de posteno de subministro komisiita pri prospektivo, taksado de publikaj politikoj kaj evoluigo de cifereca ekonomio. Notindas ke la atribua dekreto por la ministro komisiita pri esplorado ne estis modifita tiuokaze. La franca registaro do enhavas kaj ministron komisiitan pri cifereca ekonomio kaj ministron komisiitan pri novaj informteknologioj kaj komunikado, aldone al ministroj komisiitaj pri telekomunikadoj kaj aŭdivida komunikado. Nur okaze de la kreo de la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault la atribuoj de la ministro pri esplorado estis modifitraj por precizigi ke tiu lasta « partoprenas » en la preparo kaj efektivigo de la politiko de la regiustaro pri la uzo kaj la disvastiĝo de la novaj informteknologioj kaj komunikado kaj ne plu « preparas » tiun politikon[2].
Nomo | Komenciĝo de mandato | Finiĝo de mandato | Partio | Notoj |
---|---|---|---|---|
François Fillon | 18-a de majo 1995 | 7-a de novembro 1995 | Ministro pri informteknologioj kaj poŝto | |
François Fillon | 7-a de novembro 1995 | 2-a de junio 1997 | Ministro delegita komisiita pri poŝtoj, telekomunikadoj kaj spaco ĉe la ministro pri industrio | |
Claudie Haigneré | 17-a de junio 2002 | 30-a de marto 2004 | Ministro delegita al esplorado kaj novaj teknologioj ĉe la ministro pri junularo, nacia edukado kaj esplorado[3],[4] | |
François d’Aubert | 1er-a de aprilo 2004 | 31-a de majo 2005 | Ministro delegita al esplorado ĉe la ministro nacia edukado, supera instruado kaj esplorado[5],[6] | |
François Goulard | 2-a de junio 2005 | 15-a de majo 2007 | Ministro delegita al supera instruado kaj esplorado ĉe la ministro pri nacia edukado, supera instruado kaj esplorado[5],[7] | |
Valérie Pécresse | 18-a de majo 2007 | 29-a de junio 2011[8] | Ministro pri supera instruado kaj esplorado[9] | |
Éric Besson | 18-a de marto 2008 | 14-a de januaro 2009 | Subministro ĉe la ĉefministro komisiita pri prospektivo, taksado de publikaj politikoj kaj evoluigo de la cifereca ekonomio[10] | |
Nathalie Kosciusko-Morizet | 15-a de januaro 2009 | 13-a de novembro 2010 | Subministro komisiita pri prospektivo kaj evoluigo de cifereca ekonomio | |
Éric Besson | 14-a de novembro 2010 | 10-a de majo 2012 | Ministro ĉe la ministro pri ekonomio, financoj kaj industrio, komisiita pri industrio, energio kaj cifereca ekonomio [11] | |
Fleur Pellerin | 15-a de majo 2012 | 31-a de marto 2014 | Ministro delegita al etaj kaj mezaj entreprenoj, inovado kaj cifereca ekonomio ĉe la ministro pri produkta reprogreso[12] | |
Axelle Lemaire | 9-a de aprilo 2014 | Subministro komisiita pri cifereca ekonomio ĉe la ministro pri ekonomio, produkta reprogreso kaj cifereca ekonomio |