Linko (konstelacio)

konstelacio en norda ĉiela hemisfero

Linko estas konstelacio de tera ĉielo. Ĝi okupas areon de 545,4 kvadrataj gradoj kaj enhavas 92 steloj, vidantaj per nudaj okuloj. En konstelacio de Linko de ekzistas elstare brilaj steloj. Sa sola nomita stelo en la konstelacio estas Linko-31 - Alsciaukat (de araba الشوكة aš-šawkat, dorno).

Linko
konstelacio 
Latina nomoLynx
(genitiva Lyncis)
MallongigoLyn
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
Granda UrsinoĜirafoKoĉeroĜemelojKankroLeonoMalgranda Leono 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio6h 6m 0s ... 9h 35m 0s
Deklinacio33° 30' 0" ... 62° 0' 0"
Areo545 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo28
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 30
Videbla magnitudo de la plej hela stelo3,14
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco-57° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco-28° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videblecoMarto
Historio
Unua priskribo fare deJohannes Hevelius
Jaro de unua priskribo1690
Verko, en kiu ĝi estis priskribitaFirmamentum Sobiescianum
Postaj ŝanĝoj
v • d • r

La konstelacio ne ekzistis en antikvaj mapoj. Ĝin enkondukis Johannes Hevelius en 1690. Pri la elekto de nomo li diris: "En tiu parto de ĉielo estas nur malgrandaj steloj, kaj oni devas havi okulojn de linko por vidi ilin" kaj aldonis "Se al iu ne plaĉas mia elekto, oni povas desegni ion alian, kion oni ŝatas, sed tie ĉi estas tro granda blanka makulo en ĉielo kaj oni ne povas lasi ĝin malplena". Tiel aspektas, ke li mapis la konstelacion nur por plenigi la truon inter Granda Ursino kaj Koĉero.